Konstruado
Konstruado estas agado, kiu produktas daŭrajn artefaritajn ejojn, firme ligitajn kun la grundo, kiuj ebligas restadi tie ŝirmita kontraŭ maloportunaj influoj el la ĉirkaŭaĵo (domojn) kaj ĉiajn substrukturaĵojn, sumatajn per la nocio konstruaĵo. Oni ĝenerale disdividas la konstruadon je surtera konstruado kaj subter(nivel)a konstruado.
Laŭ Francisko Azorín konstrui estas Kunmeti partojn en ĝusta loko k. ordo por formi tuton.[1] Li indikas etimologion el la latina construere, el cum + struere (kun akumuli). Kaj li aldonas la terminojn konstruaĵo, por objekto konstruata, edifico, monumento, muro k.c.; konstruisto aŭ konstrulaboristo, konstruado, konstruarto, konstrumaterialo, konstrumaŝino, konstruŝtono, konstrugrundo, konstrutereno, konstruplano, konstruestro, rekonstrui, dekonstrui, subkonstrui.[2]
Malkonstrui
[redakti | redakti fonton]Malkonstruado en konstruado estas aparta tekniko kaj arto kiu dependas de la specifa celo de la malkonstruota edifico aŭ parto, de la rekonstruota konstruaĵo, de la medio, de la disponeblaj resursoj ktp.
Laŭ Francisko Azorín Detrui estas Dekonstrui, malkonstrui, ĉu iom post iom, ĉu subtilforme.[3] Kaj li indikas etimologion el la latina destruere, el de + struere (de construi).[4]
Biokonstruado
[redakti | redakti fonton]La biologia konstruado aŭ biokonstruado baziĝas sur naturaj materialoj, eluzo de la naturaj energifontoj. Oni konstruas ekzemple domojn el adobo, ligno. La murojn oni kalkas per bovokazeo kaj kalcio; traktado de lignoj okazas per linoleo kun abelvakso. La tegmenton kovras preparita fragmito kaj ofte aperas tie sunkolektoro, sunĉeloj.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Gruoj estas esencaj en granda konstruado, kiel ĉe ĉi tiu konstruata nubskrapulo en Melburno.
-
Konstruaĵa konstruado por apartamentobloko.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Konstruaĵo, Konstruarto, Arkitekturo, Konstrufako, Konstrua industrio, Konstrutekniko, Konstrumaterialo, Rekonstruado
- Domkonstruado, Stereotomio
- Malkonstrua globo
- Nemoveblaĵa veziko
- Betona strukturo
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 116.
- ↑ Azorín, samloke.
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 54.
- ↑ Azorín, samloke.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]En Esperanto
[redakti | redakti fonton]- Arkitekturo - terminkolekto itala-Esperanta de Brocatelli, Orlandini kaj Clerici
- Betono kaj betonistaj laboroj - terminaro, kun nacilingvaj indeksoj en Esperanto, angla, germana, ĉeha kaj nederlanda lingvoj (alternativa adreso: [https://web.archive.org/web/20160304225355/http://fabien.galerio.org/take-tk/tv/plu.cgi?p=betono.d.html ĉe TAKE) 2002
- Fervoja Terminaro – el la Jarlibro de UEA, 1952-1953
- Jan Werner, Terminaro de kanalizacio, Brno, 2015, 89 pp. Kanalizacio - terminaro pri kanalizacio, kanaletarado, ĉ. 350 terminoj, kun difinoj kaj tradukoj en la angla, ĉeĥa kaj germana -
- Terminologia komisiono de Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistoj (TAKE)
- Ŝoseoj kaj pontoj - de A. Broise – en Jarlibro de UEA, 1959
- Terminareto pri ventolado en konstruaĵoj (provizora) Fabien van Mook, Versio de junio 2003.