López
López (prononco en kastilia hispana lopeθ, en plejparto de Andaluzio kaj Sudameriko Lopes) estas familia nomo de hispanlingva origino. Ĝi estis origine patronomo, kiu signifas filo de Lope, Lope mem estante hispanlingva persona nomo derivita el la latina vorto lupus, do lupo.
La familia nomo estas unua atestita en Malnova Kastilio (Castilla la Vieja) en la koro de Hispanio, kie la nomo originis en la epoko de visigotoj;[1] tamen la nomo ne estas de ĝermana deveno, sed de latina. La portugala ekvivalento estas Lopes, ĝia franca ekvivalento Loupé, la itala ekvivalento estas Lupo, kaj la rumanaj ekvivalentoj Lupu aŭ Lupescu. En la provinco Lugo, parto de la hispania aŭtonoma komunumo Galegio, López cetere estas la plej ofta familia nomo (vidu la mapon dekstre).
Homoj
[redakti | redakti fonton]Politikistoj
- Adolfo López Mateos, prezidanto de Meksiko
- Alfonso López Caballero, kolombia politikisto
- Alfonso López Michelsen, prezidanto de Kolombio
- Alfonso López Pumarejo, prezidanto de Kolombio
- Alfonso López, usona politikisto
- Andrés Manuel López Obrador, meksika politikisto
- Antonio López de Santa Anna (1794-1876), meksika generalo kaj diktatoro
- Antonio López-Istúriz White, hispana politikisto kaj membro de la Eŭropa Parlamento
- Augustine López, usona politikisto
- Carlos Antonio López, prezidanto de Paragvajo
- Ferdinando López, politikisto
- Francisco Solano López, prezidanto de Paragvajo
- Hermógenes López, prezidanto de Venezuelo
- Íñigo López de Mendoza (1398-1458), nobelo, politikisto kaj poeto de la Hispana Antaŭrenesanco
- James Watson López, usona juĝisto kaj politikisto
- José López Portillo, meksika prezidanto
- Juan Fernando López Aguilar, hispana politikisto
- Juan Negrín López (1892-1956), hispana kuracisto kaj politikisto
- Luis Villaseñor y López de la Oliva (1850-1920), hispana politikisto kaj nobelo
- Marco López, usona politikisto
- Oswaldo López Arellano, prezidento de Honduro de 1963-1971 kaj 1972-1975
- Patxi Lopez, eŭska socialisma politikisto
- Pero López de Ayala, hispana politikisto
- Pedro Rico López (1888-1957), hispana advokato kaj politikisto
- Ricardo López Murphy, argentina ekonomikisto kaj politikisto
Aliaj personoj
- Adelardo López de Ayala y Herrero (1828-1879), hispana verkisto
- Álvaro López-García, hispana astronomo
- Ángel López Jiménez, hispana astronomo
- Antonio López Aguado (1764-1831), hispana arkitekto de la novklasikismo
- Antonio López Villanueva (1857-1934), hispana esperantisto
- Anastasio López Luna (1914-1995), argentina esperantisto
- Cayetano Rosell y López (1817-1883), hispana bibliografo, historiisto kaj dramaturgo
- Francisco López Capillas (1608–1674), meksika komponisto
- Francisco López Estrada (1918-2010), hispana filologo
- Hèctor López Bofill, kataluna juristo kaj poeto
- Íñigo López de Recalde, nomata Sankta Ignaco de Lojolo, hispana nobelo kaj katolika sacerdoto, fondinto de la Ordeno de la Jezuitoj
- Jennifer López, portorika aktorino, kantistino kaj dancistino
- José Serrano López (1906-1971), meksika esperantisto
- Luis Carlos López (1883-1950), kolombia poeto
- Rosa López, hispana kantistino
- Rufino Lopez Cepero (1925-1989), kuba esperantisto
- Ruy López de Segura (1540 -1580), hispana pastro kaj eminenta ŝakludisto
- Ruy López de Villalobos, hispana esploristo
- Sergi López, kataluna aktoro
- Vicente López Portaña, hispana pentristo
- Victoria de los Ángeles López García, hispana soprano
Lokoj kaj aliaj uzoj
[redakti | redakti fonton]- López, urbo kaj komunumo en la departemento Kaŭko de Kolombio
- López, komunumo en la provinco Kezono (Quezon) de la Filipinoj
- López Jaena, komunumo en la provinco Okcidenta Misamiso (Misamis Occidental) de la Filipinoj
- López (Chihuahua), unu el la komunumoj de la subŝtato Chihuahua de Meksiko
- Tepanco de López, unu el la komunumoj de la subŝtato Puebla de Meksiko
- Zontecomatlán de López y Fuentes, unu el la komunumoj de la subŝtato Veracruz de Meksiko
- López Island, insulo en la Insularo Sanjuana, Vaŝingtonio, Usono
- rivero López en Florido