Lago Er
Lago Er | ||
---|---|---|
lago [+] | ||
Lando | Ĉinio | |
Alfluantoj | ||
- alfluantoj | Miju, Mici, Bolou | |
Defluantoj | ||
- defluanto | Yangbi | |
Situo | Junano | |
- alteco | 1 972 m [+] | |
- koordinatoj | 25° 45′ 48″ N, 100° 11′ 15″ O (mapo)25.763333333333100.1875Koordinatoj: 25° 45′ 48″ N, 100° 11′ 15″ O (mapo) [+] | |
Averaĝa profundo | 11 m | |
Akvokolektejo | 252,91 km² (25 291 ha) [+] | |
Areo | 252,91 km² (25 291 ha) [+] | |
Lago Er | ||
Vikimedia Komunejo: Erhai Lake [+] | ||
25° 45′ 48″ N 100° 11′ 15″ O / 25.76333 °N, 100.18750 °O (mapo)
Lago Er, ĉine Erhai (ěrhǎi, 洱海), estas alpa faŭlta lago en la provinco Junano, Ĉinio. La lago Er estis konata ankaŭ kiel Jejuze aŭ Kunming iam. Komuna mistraduko estas Lago Erhai kiu duobligas la vorton por lago.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Er situantas ĉe1972 m super marnivelo. Laŭ grando, la Norda-Suda longo de la lago estas 40 km kaj la Okcidenta-Orienta larĝo estas ĉirkaŭ 7-8 km. Ties areo estas 250 km², kio faras ĝin la dua plej granda altatera lago de Ĉinio, post la Lago Dian. Ties cirkonferenco atingas 116 km, ties averaĝa profundo estas de 11 m kaj la totala akvokapacito estas de 2.5 miloj da milionoj da m³.
Ekologio
[redakti | redakti fonton]La lago estas grava manĝofonto por la lokanoj (Bajoj), kiuj famas pro ties kurioza fiŝkapta metodo: nome kormorana fiŝkaptado, kiu konsistas je tio ke ties trejnitaj kormoranoj fiŝkaptas kaj redonas la predon al la fiŝkaptistoj. La birdoj ne povas engluti siajn fiŝopredon pro ringoj fiksitaj ĉirkaŭ siaj koloj. La lago Erhai havas ankaŭ altan biodiversecon de karpoj (Cyprinus), ekzemple la endemiaj specioj (Cyprinus barbatus, Cyprinus daliensis kaj la Cyprinus longipectoralis). Iam la areo estis ĉasrezervejo de cervoj.