Saltu al enhavo

Lester Allan Pelton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Pelton.
Lester Allan Pelton
usona inventisto
usona inventisto
Persona informo
Naskiĝo 9-an de majo 1829 (1829-05-09)
en Vermilion Township Ohio, Usono
Morto 14-an de marto 1908 (1908-03-14) (78-jaraĝa)
en Oakland
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo inventisto
ĉarpentisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Lester Allan Pelton (naskiĝis la 5-an de septembro 1829, mortis la 14-an de marto 1908) estis usona inventisto .

Vivo kaj laboro

[redakti | redakti fonton]

La patro de Lester estis Allen Pelton, kaj lia patrino estis Fanny Cuddeback. Kiel junulo, Lester laboris en la bieno de sia familio kaj verŝajne vizitadis la proksiman "Cuddeback" gimnazion.

En 1850, juna Pelton elmigris de Ohio por partopreni la Kalifornian orimpetegon . Li ne sukcesis kiel orministo, sed li fiŝkaptis la Sakramentan Riveron kaj vendis sian kaptaĵon loke; kaj li laboris en lignomuelado kaj lignaĵejo. En 1860 li translokiĝis al Camptonville kie li laboris kiel muelisto, ĉarpentisto, instalisto kaj tubisto. Pelton pasigis multon da sia tempo legante kaj observante minadagadon. Tiel li akiris scion pri minadekipaĵo kaj inĝenierio.

Desegno de la patento de Pelton (oktobro 1880)

La invento de Pelton, la nun tiel nomata Pelton-turbino, rezultis de hazarda observado en la 1870-aj jaroj. Li estis konstruinta akvoradon kun forte kurbaj padeloj (trogoj). Hazarde, kiam li ekfunkciigis la radon, la akvojeto nur trafis la plej eksteran parton de la padeloj. La rapido de la rado daŭre pliiĝis ĝis la akvorado estis detruita de la centrifuga forto. Sistemaj studoj de la fenomeno montris ke la impulso de la akvoĵeto en la turbino estas plej bone uzata kiam la padeloj estas formitaj kiel du bovloj. La akvoĵeto estas tiel deviita reen en la originan direkton. La kineta energio de la ĵeto estas optimume utiligita per tiu aranĝo.

Pelton patentis sian radon same kiel sian novan dezajnon de la duoblaj bovlo-padeloj. En 1888 li formis la Pelton Water Wheel Company en San Francisco por provizi la kreskantan postulon je akvoenergio kaj hidrelektro ĉie en la Okcidento kaj tutmonde. "Pelton" estas varmarknomo por la produktoj de tiu firmao, sed la esprimo estas vaste uzata senmarka por similaj impulsturbinoj.

Vidu ankaǔ

[redakti | redakti fonton]