Listo de viktimoj de atencoj
Aspekto
Tio ĉi estas listo de viktimoj de atencoj, vicigita kronologie.
Kiel viktimo de atenco fariĝis ekz.:
- -514 - Hiparko de Ateno, Atena tirano
- -336 - Filipo la 2-a (Makedonio), reĝo kaj fondinto de Makedonia regno
- -125 - Tiberius Sempronius Gracchus, romia tribuno
- -44 - Julio Cezaro, romia politikisto
- -43 - Marcus Tullius Cicero, romia politikisto kaj oratoro
- 41 - Kaligulo, romia imperiestro
- 882 - Johano la 8-a, papo
- 921 - Sankta Ludmila, ĉeĥa princino
- 935 - Sankta Venceslao, ĉeĥa princo
- 1170 - Thomas Becket, ĉefepiskopo el Canterbury
- 1306 - Venceslao la 3-a, ĉeĥa reĝo
- 1567 - Henry Stuart, lord Darnley, edzo de skota reĝino
- 1588 - Henriko la 1-a, duko de Guise, gvidanto de Katolika ligo
- 1588 - Ludoviko la 2-a de Guise, franca kardinalo
- 1589 - Henriko la 3-a (Francio), franca reĝo
- 1610 - Henriko la 4-a (Francio), franca reĝo
- 1634 - Albrecht z Valdštejna, ĉeĥa armeestro
- 1762 - Petro la 3-a (Rusio), eksa rusa caro, edzo de Katerino la 2-a (Rusio)
- 1792 - Gustavo la 3-a (Svedio), sveda reĝo
- 1793 - Jean-Paul Marat, franca politikisto
- 1865 - Abraham Lincoln, prezidento de Usono
- 1881 - James Garfield, prezidento de Usono
- 1881 - Aleksandro la 2-a (Rusio), rusa caro
- 1898 - Elizabeto de Aŭstrio-Hungario, aŭstria-hungara imperiestrino-edzino
- 1900 - Umberto la 1-a (Italio), itala reĝo
- 1901 - William McKinley, usona prezidento
- 1913 - Georgo la 1-a, greka reĝo
- 1914 - Franz Ferdinand d'Este, aŭstria tronheredonto
- 1916 - Rasputin
- 1919 - Emiliano Zapata, meksikia kamparana gvidanto
- 1919 - Kurt Eisner, ĉefministro de la respubliko Bavario
- 1922 - sir Henry Wilson, brita marŝalo
- 1922 - Michael Collins, ĉefkomandanto de irlanda armeo
- 1923 - Alois Rašín, ĉeĥa politikisto
- 1933 - Antonín Čermák, ĉeĥa urbestro de Chicago
- 1934 - Engelbert Dollfuß, aŭstria kanceliero
- 1934 - Sergej Mironoviĉ Kirov
- 1935 - Huey Long, usona senatoro
- 1940 - Lev Trockij
- 1942 - Reinhard Heydrich, regna protektoro de Bohemio kaj Moravio
- 1942 - François Darlan, franca admiralo
- 1948 - Mohandas Karamchand Gandhi
- 1948 - Folke Bernadotte
- 1963 - John Fitzgerald Kennedy, prezidento de Usono
- 1963 - Medgar Evers, batalanto por rajtoj de nigruloj
- 1965 - Malcolm X
- 1968 - Martin Luther King, batalanto por homaj rajtoj
- 1968 - Robert Kennedy, kandidato por prezidento de Usono
- 1979 - Louis Mountbatten, brita admiralo kaj politikisto
- 1980 - John Lennon, roka kantisto kaj komponisto
- 1980 - Óscar Romero, salvadora ĉefepiskopo
- 1981 - Anvar Sadat, egipta prezidento
- 1981 - Johano Paŭlo la 2-a, papo (grave vundita, sed travivis)
- 1982 - Bachir Gemayel, gvidanto de libanaj kristanoj
- 1984 - Indira Gandhi, barata premierino
- 1986 - Olof Palme, sveda premiero
- 1991 - Rajiv Gandhi, barata eksa premiero
- 1993 - Juan Jesús Posadas Ocampo, meksikia kardinalo
- 1995 - Jicĥak Rabin, izraela premiero
- 2001 - Ahmad Ŝah Masud, afgana politikisto kaj armeestro
- 2002 - Pim Fortuyn, nederlanda politikisto
- 2003 - Zoran Đinđić, serba premiero
- 2003 - Anna Lindh, sveda ministrino de eksterlando
- 2004 - Theo van Gogh, nederlanda reĝisoro
- 2005 - Rafik Hariri, eksa premiero de Libano
- 2005 - Roger Schütz, fondinto de komunumo en Taizé
- 2006 - Anna Politkovskaja, rusia ĵurnalisto
- 2007 - Benazir Bhutto, pakistana ĉefministrino