Louis-Marie Cordonnier
Aspekto
Louis-Marie Cordonnier | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Louis Marie Cordonnier | |||||
Naskiĝo | 7-an de julio 1854 en Haubourdin | ||||
Morto | 20-an de novembro 1940 (86-jaraĝa) en Peyrillac-et-Millac | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Nacia Altlernejo de Belartoj vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Jean Baptiste Cordonnier (en) vd | ||||
Infanoj | Louis-Stanislas Cordonnier vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | arkitekto dezajnisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Église Saint-Vaast de Béthune ❦ Baziliko Sankta Tereza de Lisieux ❦ Palaco de Paco ❦ Opéra de Lille ❦ Q114840204 vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Louis-Marie Cordonnier (1854-1940) estis franca arkitekto, ligita ĉefe al Lille kaj al la flandra regiono de Francio. Li estis filo de Jean-Baptiste Cordonnier (1820–1902) kaj patro de Louis-Stanislas Cordonnier (1884-1960). Lia plej granda verko estas la urbodomo de Loos[1], en la departemento de Nord. Ĉe la vekiĝo de la kompleta detruo el la Dua Mondmilito en tiu parto de Francio, Cordonnier estris la klopodojn pri rekonstruado de la civilaj kaj lokaj preĝejoj laŭ la strikte tradicia stilo, kvankam ne kontraŭa al la uzo de la struktura betono.
Arkitektaĵaro
[redakti | redakti fonton]- La Operejo de Lille, konstruita inter 1903-1914
- Notre-Dame-de-Lille Pellevoisin, Lille, 1906–1911
- La "Palaco de Paco" en Hago, 1907–1913
- Serio da marbordaj domegoj kaj palacetoj en Neufchâtel-Hardelot, ĉirkaŭ 1908-1912
- Ĉambro de Komerco de Lille, 1910–1921
- Basilika kaj memorkonstruaĵo, Milittombejo de Notre Dame de Lorette, 1921–1927
- La Baziliko Sankta Tereza de Lisieux, la dua plej vizitata pilgrimejo en Francio, post Lourdes, 1923–1959
- Preĝejo de Sankta Vaast, Béthune, 1924–1927
- Preĝejo de Sankta Vaast, Bailleul, Nord, 1935
- Centra administrejo de la Minaj Societoj ĉefsidejo, en Lens, Pas-de-Calais, kun pejzaĝa arkitekto Achille Duchêne, 1928–1930,[2] nune parto de la Universitato de Artois
- Kvar el la 56 historiaj sonorilturoj de Belgio kaj Francio desajnita de Unesko kiel Monda heredaĵo. El la 23 municipaj turoj ene de Nord-Pas-de-Calais kaj Somme, Cordonnier desajnis tiujn en Loos, Nord, Dunkerque, Comines, Nord, kaj Armentières.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Chemins de memoire Arkivigite je 2014-09-06 per la retarkivo Wayback Machine
- Nord, Pas de Calais
- Mamet-dom.net
- Félix Gaudin: peintre-verrier et mosaïste, 1851-1930, Jean-François Luneau
- Bibliothèque Nationale de France
- Les monuments aŭ morts Arkivigite je 2014-09-06 per la retarkivo Wayback Machine
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]-
Ĉambro de Financoj
de Lille -
Palaco de la Paco
en Hago -
Preĝejo de Sankta Vaast, en Bailleul, Francio
- Alta Nacia Lernejo de Belartoj de Parizo
- Otto Wagner (1841-1918)
- Louis-Stanislas Cordonnier (1884-1960)
- Jacques Greber (1882-1962)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Loos, Nord
- ↑ Lens Tourisme[rompita ligilo]