Müllheim TG
- La mallongigo TG en Müllheim TG staras por la svisa Kantono Turgovio. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Müllheim.. |
Müllheim | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Turgovio |
Distrikto | Steckborn |
Geografia situo | CH1903: 717417 / 273314 (mapo)47.69Koordinatoj: 47° 36′ N, 9° 0′ O; CH1903: 717417 / 273314 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 2645 |
Areo | 8,7 km² |
Alteco | 413 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8555 |
Komunumkodo | 4831 |
Müllheim estas komunumo en la distrikto Frauenfeld (ĝis la 31-a de decembro 2010 distrikto Steckborn) de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 2 496 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 2 645 ĝis la 31-a de decembro 2009.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Müllheim situas ĉe la norda bordo de la rivero Turo (rivero) sude de la montoĉeno Seerücken.
Al Müllheim apartenas krom la kerna vilaĝo Müllheim mem ankaŭ la vilaĝoj Langenhart, Maltbach kaj Grüneck.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Müllheim limas en nordo al Homburg, en la nordorienta pinto al Raperswilen, en oriento al Wigoltingen, en la sudorienta pinto al Amlikon-Bissegg, en sudo al Hüttlingen kaj en okcidento al Pfyn.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Müllheim disponas kaj por la privata kaj por la publika trafiko pri tre bonaj konektoj.
La komunuma stacidomo kun la najbara komunumo Wigoltingen situas ĉe la trajnlinio de Vinterturo tra Frauenfeld kaj Weinfelden al Kreuzlingen kaj Konstanco. La stacidomo estas servita per la regionaj trajnlinioj S8 kaj S30 de la turgovia fervojkompanio THURBO AG.
Sur la teritorio de la komunumo troviĝas la aŭtoŝosetriangulo Grüneck de la sivsa aŭtovojo A7, kie Müllheim disponas pri propra aliro.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Müllheim datiĝas el la jaro 1254 kiel Mulhain kaj la vilaĝo Langenhart estis la unuan fojon skribe menciita en dokumento el la jaro 1264 jam en sia hodiaŭ skribmaniero Langenhart.
En mezepoko en Müllheim regis la Grafoj de Kiburgo, ĝis en la jaro 1460 la Monaĥejo Reichenau aĉetis tiujn rajtojn.
La politika komunumo Müllheim estis kreita en sia hodiaŭa formo per la transformo de la antaŭa municipkomunumo la 1-an de januaro 1968 kunigante ĝin kun la antaŭaj lokkomunumoj Müllheim kaj Langenhart. Tiu-ĉi transformo okazis kadre de turgovia komunumreformo, per kiu oni celis forigi la diferencigon inter lokkomunumoj kaj municipkomunumoj kaj diversaj respondecoj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]En Müllheim ekzistas multnombraj tre belaj faktrabdomoj el la 19-a jarcento precipe proksime de la protestanta preĝejo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Aliaj lokoj kun la lomo Müllheim
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Komunuma domo de Müllheim
-
Malnova fajrobrigadejo
-
Naskigĥdomo de Karl Wepf, komponisto de la Turgovia Liedo
-
Novapostola Preĝejo
-
Protestanta preĝejo kun faktrabdomoj
-
Katolika preĝejo
-
Faktrabdomo
-
Restoracio Traube
-
Faktrabdomo en Langenhart
-
Vilaĝeniro de Langenhart
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la komunumo Müllheim
- Müllheim en la Historia Leksikono de Svislando
- Langenhart en la Historia Leksikono de Svislando
|