Mŭero
Mweru | ||
---|---|---|
Suda fino de Mweru el kosmo, junio 1993 (malvera koloro)
| ||
lago | ||
Ĉefaj fontoj | Riveroj Luapula, Kalungwishi | |
Ĉefaj elfluoj | Rivero Luvua | |
Insuloj | Kilwa Isokwe | |
Setlejoj | Nchelenge | |
Landoj de la baseno | Zambio Kongo Kinŝasa | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 8° 59′ 44″ S, 28° 42′ 58″ O (mapo)-8.995555555555628.716111111111Koordinatoj: 8° 59′ 44″ S, 28° 42′ 58″ O (mapo) | |
| ||
Supermara alteco | 917 m | |
Surfaca areo | 4350 km² | |
Maksimuma longo | 96 km | |
Maksimuma larĝo | 45 km | |
Akva volumeno | 32 km³ | |
Maksimuma profundo | 37 m | |
Averaĝa profundo | 7 m | |
Borda longo1 | 340 km | |
1 Borda longo estas malpreciza mezuro. | ||
Mŭero aŭ Mŭeruo (Mweru) estas afrika lago situanta sur koordinatoj 8° 59′ 44″ S 28° 42′ 58″ O / 8.99556 °S, 28.71611 °O (mapo), en la limo inter Zambio kaj Kongo Kinŝasa, je ĉirkaŭ 150 km okcidente de la suda fino de Tanganjiko. Ĝi estas proksimume 96 km longa kaj 45 km larĝa, kun ĝia longa fino orientita nordoriente/sudokcidente, kaj troviĝanta je alto de 917 m.
La nomo estas ankaŭ literumita kaj prononcita kiel Mwelu. Ĝi estis konata de la arabaj kaj svahilaj negocistoj kaj portugalaj esploristoj kiu vizitis la regnon de Kazembe ĝuste je la sudo. La esploristo David Livingstone referis al ĝi kiel Moero en siaj vojaĝoj de 1867-68.
Ĝi estas ĉefe nutrita per la rivero Luapula, kiu venas tra marĉoj al la sudo de la lago kaj la Kalungwishi, kaj je la nordo la lago perdas sian akvon per la rivero Luvua, kiu fluas en nordokcidenta direkto por aliĝi al la rivero Lualaba kaj de tie al la Kongo.
Pli malgranda tre marĉa lago nomita Mweru Wantipa kuŝas je 50 km al ĝia Oriento kaj alfluas al ĝi tra la rivero Kalungwishi. La okcidenta bordo estas pli montriĉa.
Multaj fiŝkaptadaj vilaĝoj okupas ĝiajn bordojn, inter kiuj la ĝemelaj urboj de Nchelenge kaj Kaŝikiŝi. Ĝi estas hejmo al du grandaj insuloj: Kilwa kaj Isokwe. La loĝantaro ĉirkaŭ la lago tre kreskis, grandparte el ĝi ekspluatante la riĉaj fiŝkaptadoj de la lago.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo de la Unuiĝintaj Nacioj Arkivigite je 2008-03-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Monda Laga Datumbazo Arkivigite je 2007-03-12 per la retarkivo Wayback Machine