Makzelvizaĝa ĥirurgio
Aspekto
Makzelvizaĝa ĥirurgio estas fako de ĥirurgio kiu okupiĝas pri malsanoj kaj belecaj aŭ funkciaj problemoj rilate al la dentoj, la buŝo kaj la vizaĝo. Plej ofte ĝi ankaŭ inkluzivas dentkuracadon.
En klinikaj kuntekstoj kiel dentokuracado kaj buŝa kaj makzelvizaĝa ĥirurgio, cefalometria analizo helpas kaj en traktado kaj en esplorado.
Famaj makzelvizaĝaj ĥirurgiistoj
[redakti | redakti fonton]- Luc Chikhani rekonstruis la vizaĝon de Trevor Rees-Jones, kiu draste damaĝiĝis okaze de la aŭtomobila akcidento en kiu mortis Diana Spencer.
- Bernard Devauchelle en novembro 2005 sukcese plenumis la unuan vizaĝan transplanton ĉe franca virino, Isabelle Dinoire.[1][2]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Lengelé B, Testelin S, Cremades S, Devauchelle B (September 2007). “Facing up is an act of dignity: lessons in elegance addressed to the polemicists of the first human face transplant”, Plast. Reconstr. Surg. 120 (3), p. 803–6. doi:10.1097/01.prs.0000271097.22789.79. Alirita 16-a de majo 2008..
- ↑ "My face transplant saved me", BBC News, 2006-10-17. Kontrolita 20-a de majo 2010.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Eŭropa Asocio por Makzelvizaĝa Ĥirurgio Arkivigite je 2015-06-22 per la retarkivo Wayback Machine angle