Marmaris
Marmaris | |||||
distrikto de Turkio • urbeto | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Regiono | Egea regiono | ||||
Provinco | Provinco Muğla | ||||
Geografia situo | 36° 51′ N, 28° 16′ O (mapo)36.8528.266666666667Koordinatoj: 36° 51′ N, 28° 16′ O (mapo) | ||||
Alto super la marnivelo | 10 m | ||||
Areo | 906 km2 | ||||
Entuta loĝantaro | 97 818 | ||||
Poŝtkodo | 48700 | ||||
Telefona kodo | (0090)+ 252 | ||||
Aŭtokodo | 48 M,N,P | ||||
Retpaĝaro | www.marmaris.bel.tr | ||||
Retpaĝaro de estraro | www.marmaris.gov.tr | ||||
Marmaris estas urbo en provinco Muğla en Turkio. Ĝi apartenas al la Egea regiono de Turkio, la sudokcidenta parto de la lando.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La urbo kuŝas ĉirkaŭ natura haveno, protektata da insuleto, ĉe la bordo de la Egea maro, pli-malpli fronte al la greka insulo Rodoso.
La loko estas tre taŭga por turistoj amantaj la maron kaj la sunbanojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La urbo estis fondita kun la nomo Physkos antaŭ la 6-a jarcento a.K., verŝajne de la Karianoj. La antikva historio estas malsimpla: la tuta Kario falis sub la regado de Lidio, poste de la Persa Imperio, poste de Aleksandro la Granda (4-a jarcento a.K.), poste de diversaj helenismaj regantoj. En 138 a.K. ĝi pasis sub Romion kune kun la ĉirkaŭaj regionoj (Kario, Lidio ktp).
Marmaris restis parto de Romio ĝis la falo de la Romia Imperio, kaj poste restis en la Bizanca imperio ĝis kiam, en 1425, la Otomanoj prenis ĝin. La kastelo estis konstruita de ili en 1522 dum la milito celanta la konkeron de Rodoso (fakte prenita je la fino de tiu jaro).
La sekvanta historio ne enhavas multajn notindajn eventojn.
Dum la 1-a Mondmilito la kastelo de Marmaris estis frapita de bomboj ĵetitaj de francaj ŝipoj. Tuj post tiu milito (1919-22) Marmaris estis okupata de Italio.
En 1957 grava tertremo de magnitudo 7,2 Richter kun surcentro inter Rodoso kaj la turka marborda urbo Fethiye detruis grandan parton de la urbo. La kastelo tamen, kun la proksimaj historiaj konstruaĵoj, suferis preskaŭ neniun domaĝon.
|