Saltu al enhavo

Mataharis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mataharis
filmo
Originala titolo Mataharis
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 2007
Ĝenro komedia filmo, filma dramo
Kameraado Kiko de la Rica
Reĝisoro(j) Icíar Bollaín
Produktisto(j) Santiago García de Leániz
Scenaro Icíar Bollaín
Loko de rakonto Madrido
Rolantoj Najwa Nimri • Tristán Ulloa • María Vázquez • Diego Martín • Nuria González • Antonio de la Torre • Fernando Cayo • Manuel Morón • Adolfo Fernández • Josu Ormaetxe • Inma Pérez-Quirós
IMDb
vdr

Mataharis (Matahari-inoj) estas hispana filmo reĝisorita de Icíar Bollaín.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Inés, Eva kaj Carmen estas tri virinoj kiuj laboras kiel privataj esploristoj en agentejo de Madrido. Inés (María Vázquez), enfiltrita inter la laboristoj de multnacia entrepreno, devas esplori laborfonan intrigon spionante dum kunlaboro kun Manuel (Diego Martín), kiu estas meznivela dungito en la entrepreno kaj samtempe aktivulo de la laborista movado kontraŭ la entrepreno mem. La esplorado metas ŝin meze de komplika elekto inter siaj amsentoj, la etiko kaj la labordevo al sia agentejo. Krome ŝia geedza vivo trairas neallogan epokon.

Eva (Najwa Nimri), ĵus reeklabori por la agentejo postnaske, kaj suferas por kongruigi sian laboron kun la familia vivo, en kiu la edzo ne multe helpas. Krome ŝi ĵus ekkonas, ke la edzo Iñaki estis kaŝinta fundamentan sekreton por la estonteco de ilia rilato, nome ke li kunhavas filon kun alia virino em alia urbo.

Carmen (Nuria González), la plej lerta esploristo de la triopo suferas tristan geedzecon, kaj observas kaj registras la geedan vrakon de Sergio (Antonio de la Torre). El la agentejo de Valbuena, postulema kaj malafabla estro, por kiu ili laboras, tiuj tri profesiuloj de la kontrolviglado trairas ofte la limojn de la intimeco de aliuloj, dum ili devas suferi ankaŭ intime siajn proprajn sekretojn.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Gektoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Najwa Nimri, Eva
  • Tristán Ulloa, Iñaki
  • María Vázquez, Inés
  • Diego Martín, Manuel
  • Nuria González, Carmen
  • Antonio de la Torre, Sergio
  • Fernando Cayo, Valbuena
  • Manuel Morón, Samuel
  • Adolfo Fernández, Alberto
  • Mabel Rivera, trompitulino

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]