Max von Laue
Max (Theodor Felix) von LAUE [maks fon laŭe] (9-an de oktobro 1879, Pfaffendorf (hodiaŭ urboparto de Koblenz), Germanio – 24-an de aprilo 1960, Berlino) estis germana sciencisto, kiu ricevis Nobel-premion pri fiziko en 1914 pro la malkovro de la dekliniĝo de rentgenradioj, pasantaj tra kristaloj. Surbaze de tio, li povis elkalkuli la difinitan ondolongon de la radioj. Tiu rezulto helpis ekzamenon de la kristalaj strukturoj kaj tio grave kontribuis al la evoluo de solidkorpa fiziko.
Laue en 1912 iĝis fizika profesoro de la Universitato de Zuriko. Li uzis tiujare kiel unua kristalon por deklinigi rentgenajn radiojn kaj per tio li montris, ke la rentgena radiado – simile al la lumo – estas elektromagneta radiadio. Li pruvis same, ke la kristaloj konsistas el regule ordigitaj atomoj.
Li apogis por relativeca teorio de Albert Einstein kaj faris kvantumteoriajn esplorojn. Li okupiĝis pri la Compton-efiko, dum kiu la ondolongo de la lumo ŝanĝiĝas je certaj kondiĉoj. Li analizis ankaŭ la disiĝon de la atomoj. Li gvidis ekde 1919 la teorian fizikan instituton de la Berlina Universitato, en 1951 li iĝis direktoro de la berlina Fizika–kemia Esplora Instituto Max Planck.