Michael Collins (kosmonaŭto)
Michael Collins | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Michael Collins |
Naskiĝo | 31-an de oktobro 1930 en Romo |
Morto | 28-an de aprilo 2021 (90-jaraĝa) en Napolo |
Mortokialo | Kancero |
Tombo | Arlingtona nacia tombejo, Section 51 (2023–) |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Lernejo de Aerarmeaj testpilotoj St. Albans School (en) ekonomika altlernejo Harvard West Point Academia del Perpetuo Socorro (en) |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | James Lawton Collins (en) |
Edz(in)o | Patricia Finnegan (en) (1957–2014) |
Infano | Kate Collins (en) |
Okupo | |
Okupo | oficiro aŭtobiografo aktoro milita adiadisto testpiloto piloto entreprenisto kosmonaŭto entreprenisto |
Michael COLLINS (naskiĝis la 31-an de oktobro 1930 en Romo, Italio, mortis la 28-an de aprilo 2021) estis usona kosmonaŭto kaj testopiloto Li havas irlandajn devenojn.
Li partoprenis en la kosmaj usonaj programoj Mercury kaj Apollo. En 1969 li estis la tria viro de la misio Apollo 11, la unua kiu permesis al homoj iri sur Lunon.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Li aniĝis en NASA en 1963 kaj faris sian unuan kosman flugon sur Gemini 10, en 1966. Li faris du eksterveturilajn agadojn dum ĉi tiu misio.
Li estis antaŭvidata por partopreni la mision Apollo 8, sed devis rezigni, ĉar li ĵus estis suferinta kirurgian operacion ĉe la vertebraro. James Lovell anstataŭigis lin.
La 21-a de julio 1969, li estis piloto de la regokupeo de la misio Apollo 11. Li restis en orbito ĉirkaŭ Luno, dum Neil Armstrong kaj Buzz Aldrin atingis la lunan surfacon. Tiam oni diris lin «la plej soleca persono en kaj ekster la planedo» : kiam la regokupeo superflugis la malantaŭan flankon de la Luno, li estis je 3 200 kilometroj for de siaj akompanantoj, kaj je 350 000 kilometroj de la cetera homaro.
Li emeritiĝis el NASA en januaro 1970 kaj fariĝis direktoro de la National Air and Space Museum de la Smithsonian Institution, en 1978 sub-sekretario de la Smithsonian Institution kaj, en 1980, vicprezidanto de Vought-Aviadila-Kompanio. Li forlasis tiun postenon en 1985 por lanĉi sian propran entreprenon.