Moringa oleifera
Moringa oleifera | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Moringa oleifera Lam. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Olea moringo , Moringa oleifera (sin.: „Moringa pterygosperma“, „Moringa moringa“, „Guilandina moringa“) apartenas al la familio de la Moringacoj (Moringaceae).
Ĝi ankaŭ nomiĝas behenonuksa arbo, ĉar el la semoj de la arbo oni ricevas behenoleo, stabilega ŝmiroleo, kiu estas uzata en la horloĝa industrio, antaŭ ĝi estas anstataŭata per la multe pli malmultekosta oliva oleo aŭ palmoleo.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La rapide kreskanta arbo atingas en sia unua vivojaro altecon de 5 ĝis 8 m. Juna arbo atingas pen ĉiu jaro altecon de ĝis 8 m ,se ĝi ne estas stucita. La radiko estas tubera, la trunko havas diametron de ĝis 25–40 cm. Ĝi povas fariĝi dika kiel botelo. Ĝi disbranĉiĝas en multaj maldikaj, iom pendantaj branĉetoj. La folioj kreskas ĉe la branĉopintoj amase. Ili staras spirale, ili longas 20 ĝis 25 cm kaj estas duoble ĝis trioble pinataj. La ovalaj folietoj longas 1 ĝis 2 cm. La arbo havas 2 ĝis 3 cm grandajn florojn kun 5 mallongaj sepaloj, 5 petaloj, 5 fekundaj stamenoj kaj 5 stamenoidoj. La floraroj estas pedunklaj, kiuj havas longecon de 10 ĝis 25 cm kaj ekkreskas el la foliakseloj. La floroj estas bonodoraj (similas al violetoj). Ili estas kreme blankaj kun flavaj punktoj ĉe la bazo. La fruktoj estas ĉ. 2 cm larĝaj kaj ripaj kapsulfruktoj kun longeco de 25 ĝis 45 (ĝis 90) cm. La semoj estas rondaj aŭ preskaŭ trieĝaj kaj po 3 paperecaj flugiloj. En Tanzanio la hinddevenaj loĝantoj nomas la semojn kaj la fruktoj „sinĝu-o“. La kromosomonombro estas 2n = 22.[1]
Disvastigo kaj kreskejoj
[redakti | redakti fonton]La arbo origine venis el la Himalajo-regiono de la norda Hindujo, ĝi tamen kreskas tutmonde en la tropikoj kaj subtropikoj, precipe la planto kreskas en landoj de Afriko, Arabujo kaj sudorienta Azio kaj la karaibaj insuloj. Moringa oleifera estas kultivataj ankaŭ en Honduraso kaj Sudameriko. En Honduraso oni volas rearbarigadon de la lando per la moringo.[2].[3] La moringo kreskas en varmegaj , semiaridaj klimatoj kun meza precipitaĵo inter 250 kaj 1500 mm/jaro. Ĝi preferas malpezajn lomajn grundojn, sed ankaŭ kreskas sur pezaj grundoj.
Uzado
[redakti | redakti fonton]Fruktoj
[redakti | redakti fonton]Tre junaj, nematuraj malhelverdaj fruktoj estas uzataj kiel freŝa fazeoloj. Ili estas ŝatataj en suda kaj sudorienta Azio.
Folioj
[redakti | redakti fonton]La junaj folioj estas manĝataj pli malofte kiel legomoj, ĉar la rikolto estas relative malfacila laboro
Radikoj
[redakti | redakti fonton]La tuberaj radikoj de junaj plantoj estas elfositaj kaj tiritaj el la grundo. La radikoŝelo estas iom venena kaj devas esti forigita (alkaloidoj)- La radikoj enhavas i.a. bezilsinapoleon, kiu kaŭzas la kreno- guston.
Semoj
[redakti | redakti fonton]El la semoj de moringo estas presata plantoleo, unu el la plej bonaj kaj stabilaj plantoleoj de la mondo. Ĝi estis en fruaj jaroj por fari ungventojn kaj ŝmiroleon en la horloĝindustrio. La oleo de moringo ankaŭ taŭgas por fari salatoleon, sapon kaj kosmetikaĵojn. Kiel behenoleo ĝi ankaŭ povas esti uzata por biodizelo.
Enhavosubstancoj
[redakti | redakti fonton]La manĝeblaj plantpartoj, antaŭ ĉio havas altajn procentaĵojn de proteinoj , ĝi estas vitaminriĉa (antaŭ ĉio vitaminoj A kaj C) kaj estas riĉa de mineralaĵoj (kalcio, magnezio, kalio, fero kaj natrio).[4]
Kuracado
[redakti | redakti fonton]Ĉiuj plantpartoj de moringo estas uzataj por fari tradiciajn medikamentojn en Hindujo, Srilankao Javo kaj Afriko. La suko estas uzata por stabiligi la sangopremon. La folioj efikas kontraŭ inflamaĵoj. La radikoj resanigas reŭmatismon.
Nutraj valoroj
[redakti | redakti fonton]
|
|
|
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Moringa oleifera ĉe Tropicos.org. En: IPCN Chromosome Reports. Missouri Botanical Garden, St. Louis
- ↑ The Moringa Tree Arkivigite je 2018-05-16 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Miracle Tree helps in Niger‘s food crisis
- ↑ Der „Wunderbaum“ Moringa oleifera Informationsblatt der Moringafarm auf Teneriffa, abgerufen am 10. Januar 2018.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- W. Franke: „Nutzpflanzenkunde“. Thieme, Stuttgart 1997.
- Geoff Folkard, P. John Sutherland: „Moringa oleifera: a tree and a litany of potential“. In: „Agroforestry Today“. Band 8, Nummer 3, 1996 S. 5–8.
- V. H. Heywood: „Blütenpflanzen der Welt“. Birkhäuser, Basel-Boston-Stuttgart 1982.
- Frank A. Mayer, Elkie Stelz: „Moringa stenopetala provides food and low-cost water purification“. In: „Agroforestry Today“. Band 5, Nummer 1, 1993, S. 16–18.
- „Lexikon der Biologie“. Herder, Freiburg 1994.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Namen der Art weltweit.
- Video
- [1]
- Beschreibung der Nutzung der Art. (englisch)
- Informationen zur Art
- Informationen zur Nutzung auf der Website der Miracle Trees Foundation
- Moringa oleifera. En: S. Dressler, M. Schmidt, G. Zizka (eld.): African plants – A Photo Guide. Senckenberg, Frankfurt/Main 2014.