Nacia Muzeo de la Indiano
Nacia Muzeo de la Indiano | |||||
---|---|---|---|---|---|
National Museum of the American Indian | |||||
muzeo datumbazo | |||||
Lando | Usono vd | ||||
Situo | Vaŝingtono | ||||
Adreso | 4th Street and Independence Ave., SW, Washington, DC 20560 | ||||
Arkitekto(j) | Douglas Cardinal vd | ||||
Estiĝo | 18-a de novembro 1989 | ||||
Malfermo | 24-a de septembro 2004 | ||||
Direktoro | W. Richard West, Sr. • Kevin Gover | ||||
Koordinatoj | 38° 53′ 18″ N, 77° 1′ 0″ U (mapo)38.8883-77.0166Koordinatoj: 38° 53′ 18″ N, 77° 1′ 0″ U (mapo) | ||||
| |||||
Jaraj vizitantoj: | 1 200 000 (2015) | ||||
Parto de | Smithsonian Institution vd | ||||
| |||||
Retpaĝo | http://www.nmai.si.edu | ||||
La Nacia Muzeo de la Indiano (NMI, angle National Museum of the American Indian, akronime NMAI) estas usona nacia etnografia, arta kaj historia muzeo kiu temas la indiĝenoj de Ameriko kaj specife la indiĝenoj de Usono. Ĝi estis malfermita la 21-an de septembro 2004, sekve leĝon de la Usona Kongreso de 1989.
La NMI estas parto de la Smithsonian Institucio kaj havas filiojn en Novjorko, Marilando kaj Vaŝingtono, la ĉefurbo de Usono [1].
La muzea konstruaĵo en Vaŝingtono estis dezajnita fare de la arkitekto Douglas Cardinal. La muzeokonstruaĵo en Novjorko estis establita en 1907, kaj estis dezajnita fare de la arkitekto Cass Gilbert. Ĝi situis en la loko kie troviĝis la origina sidejo de fortikaĵo Nov-Amsterdamo, kie troviĝis la domo de la guberniestro, armeaj bazoj, magazenoj, preĝejo kaj doganejo.
La NMI elmontras objektojn rilatajn al la socia vivo, lingvo, literaturo, historio kaj arto de la indianoj tra la Amerikoj, kaj specife Usono. La muzeo estas funkciigita sub la aŭspicioj de la Smithsonian Instituto. La muzeo inkluzivas tri kompleksojn: la NMI sur la National Mall en Vaŝingtono, kiu malfermiĝis en 2004 ĉe Fourth Street kaj Independence Avenue Southwest; la George Gustav Heye Center en Novjorko; kaj la Kultura Rimedo-Centro en Suitland-Silver Hill, Marilando, kiu estas la esplorada kaj stokada konstruaĵo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Mission Statement | National Museum of the American Indian (angle). Arkivita el la originalo je July 5, 2017. Alirita 2017-07-08.