Narajano
En hinduismo kaj la Vedoj, Narajano (sanskrite नारायण) estas unu el la dioj aŭ kosmoprincipo.[1] Li estas ofte identigita kun Viŝnuo.
Nomo
[redakti | redakti fonton]La nomo Narajano (sanskrite नारायण) estas kunmetaĵo de नर nara “homo, viro” kaj अयन áyana “vojo”.
Rolo en religioj
[redakti | redakti fonton]En la Vedoj
[redakti | redakti fonton]La Nārāyaṇa Upaniṣad (sanskrite नारायणो पनिषत्) priskribas Narajanon kiel la kreinton aŭ kreo-principon de ĉio:
|
En Hinduismo
[redakti | redakti fonton]Laŭ la hindua filozofo Madhva, Narajano estas unu el la kvin emanaĵoj de Viŝnuo.
La Bagavadgito priskribas Narajanon kiel la guruon de la universo, la kreinto kaj la malkreonto de ĉio.
En Budhismo
[redakti | redakti fonton]Mahajanaj sutroj mencias Narajanon (ĉine 那羅延 Nàluóyán) kiel unu el la loĝantoj de unu el la ĉieloj. Laŭ la Traktaĵo pri la Fundamentoj por Jogistoj (sanskrite योगाचारभूमिशास्त्र Yogācārabhūmi Śāstra, ĉine 瑜伽師地論 Yújiā Shī De Lùn), li havas tri vizaĝojn kaj verdan haŭton.