Saltu al enhavo

Nariman Narimanov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nariman Narimanov
Persona informo
نریمان نریمان‌اوو
Naskiĝo 14-an de aprilo 1870 (1870-04-14)
en Tbiliso
Morto 19-an de marto 1925 (1925-03-19) (54-jaraĝa)
en Moskvo
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Korinfarkto Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Nekropolo en la muro de la Kremlo Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio islamo vd
Lingvoj azerbajĝanarusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio
Azerbajĝana Soveta Socialisma Respubliko (–1922)
Sovetunio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Transcaucasian Teachers Seminary (en) Traduki
Odesa Universitato Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio
Hummat (en) Traduki
Rusia Socialdemokrata Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Nariman Narimanov
Familio
Edz(in)o Gülsüm Nərimanova (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Nacaf Narimanov (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
kuracisto
dramaturgo
verkisto
publikigisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Literaturo kaj politiko Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nariman Narimanov (Нариман Нариманов ruse, Nəriman Kərbəlayi Nəcəf oğlu Nərimanov azere) naskiĝis en Tbiliso (Kartvelio) la 14-an de aprilo 1870 kaj forpasis en Moskvo la 19-an de marto 1925. Li estis fama azera politikisto kaj verkisto.

Narimanov studis en malgranda seminario de Gori (ĝis 1890), poste en la fakultato pri medicino de Odeso (ĝis 1898). Praktikis la medicinon en Bakuo kaj Tbiliso. Narimanov aliĝis al la muzulmana social-demokratia partio Hummet, ĝermo de la estonta Komunisma Partio de Azerbajĝano en 1905. Malgraŭ aresto en 1909, li gvidis la aktivaĵojn de la partio en Azerbajĝano ekde 1913. Li tradukis la programon de la Laborista Social-Demokratia Partio de Rusio al la azera lingvo. En 1917, li estas la ĉefa gvidanto de Hummet kaj samtempe, organizis la grupojn en Bakuo. Li estas nomumata kiel unu el la konstruintoj de la nova reĝima sistemo en Transkaŭkazio. Printempe 1918, li estis membro de la konsilio de la popolkomisaroj en Bakuo. En 1920, li gvidis la Revolucian Komitaton de Azerbajĝano.