Orce
Orce | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 18858 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 147 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 37° 43′ N, 2° 29′ U (mapo)37.721388888889-2.4794444444444Koordinatoj: 37° 43′ N, 2° 29′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 928 m [+] | ||
Areo | 324 km² (32 400 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Orce [+] | |||
Orce estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Granada, sude de Hispanio. Ĝi estas sur la sudorienta parto de la komarko de Huéscar. Limas kun la municipoj granadaj Cúllar, Galera, Huéscar kaj Puebla de Don Fadrique, kaj kun la municipoj almeriaj María kaj Chirivel.
La municipo orcea enhavas la domarkernojn Orce, Fuente Nueva kaj Venta Micena.
En 1982 la paleoantropologo Josep Gibert malkovris kuŝejon en la submunicipo Venta Micena kie aperis restaĵoj de ostoj ŝajne homajm kiuj estis diskonigitaj kiel homo de Orce. Laŭ Gibert mem temas pri la homaj restaĵoj plej antikvaj de Eŭropo, sed kaj ĝia homa naturo (aparteno al la genro "Homo" aŭ ne) kaj ĝia antikveco kaj gravo estas diskutitaj de la scienca komunumo.
Estas ankaŭ restoj de la Neolitiko, sekve de aliaj de romianoj, visigotoj kaj araboj.