Pécsely
Aspekto
Pécsely [pEĉej] estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Balatonfüred.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 20 km²
- Loĝantaro: 550
- Poŝtkodo: 8245
- Telefonprefikso: 87
Situo
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ traira flankovojo. La lago Balatono troviĝas 5 km-ojn for.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la 14-a jarcento konstruata fortikaĵo neniam finkonstruiĝis, en la historio ĝi ne rolis. Dum la turkoj ambaŭ vilaĝoj restis vivaj. La vilaĝo naskiĝis en 1942, kiam unuiĝis Nagypécsely (=Granda Pécsely) kaj Nemespécsely (=Nobela Pécsely). La vilaĝo apartenas al vinregiono de Balatonfüred-Csopak.
Vidindaĵo
[redakti | redakti fonton]- fortikaĵo nomata Zádor aŭ Himfy
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En la iama Nemespécsely naskiĝis pentristo Tivadar Dörre.
Ĝemelkomunumo
[redakti | redakti fonton]- Tiszabábolna, Hungario