Patan (Guĝarato)
Patan | |||
---|---|---|---|
urbo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 384265 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 125 497 (2011) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 23° 51′ N, 72° 7′ O (mapo)23.8572.116666666667Koordinatoj: 23° 51′ N, 72° 7′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 76 m [+] | ||
Horzono | Barata norma horzono [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Patan, Gujarat [+] | |||
Patan (guĝarate પાટણ, IAST: Pāṭaṇa aŭskulti; hindie पाटण, kun la sama IAST-transskribo) estas urbego kaj municipo en okcidenta Barato, en subŝtato Guĝarato, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo. La historiaj loknomoj estas Anhilvad kaj Anhilpur.
Demografio
[redakti | redakti fonton]Patan havis populacion de 171 614 en 2021 kun legopovo de 72%, kiu estas pli alta, ol la landa mezumo. La urbo atingis la internacian klasifikon urbego (pli granda, ol cent mil) en la 1990-aj jaroj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Patan situas sur ebenaĵo en alteco 75 m. Mehsana troviĝas 39, Disa 44, Palanpur 47, Kalol 78, nova subŝtata ĉefurbo Gandinagaro 88, iama subŝtata ĉefurbo Ahmadabado 104, Mumbajo 548, tutlanda ĉefurbo Delhio 735, Kolkato 1665 kilometrojn (aere) [1].
Historio
[redakti | redakti fonton]Patan estis establita en la 9-a jarcento kiel "Anahilapataka". Inter la 10-a kaj 13-a jarcentoj ĝi estis la ĉefurbo de dinastio. Dum regado de pluraj hinduaj kaj islamaj dinastioj ĝi prosperis kiel komerca urbo kaj regiona ĉefurbo. La urbo estis prirabita dufoje en la 1200-aj jaroj kaj detruita en 1298. Proksime de la ruinoj Patan estis reestablita kaj ĝi estis inter 1304-1411 sidejo de sultanlando, ankaŭ nova fortikaĵo estis konstruita. En 1411 la sultano movis la ĉefurbon al Ahmedabado. Patan estis parto de malgranda ŝtato ĝis la sendependeco de Hindio en 1947. Ekde 1960 ĝi apartenas al la nova subŝtato estis apartigita en Guĝarato kaj Maharaŝtro. Ekde la sendependiĝo en 1947 Patan apartenis al iama subŝtato Guĝarato.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Patan havas malgrandajn kaj mezgrandajn uzinojn, produktejojn. La loke teksitaj sarioj estas tutlande konataj. Tre gravas ankaŭ produktado de laktaĵoj.
Lingvoj
[redakti | redakti fonton]En Patan la oficialaj lingvoj estas la guĝarata, hindia kaj la angla.
Religioj
[redakti | redakti fonton]Hinduoj estas la plej granda religia komunumo de Patan kun 87%, krome muslimoj (iomete pli ol 11%), ĝainistoj (1%), iomete ankaŭ aliaj.
Eduko
[redakti | redakti fonton]Patan havas universitaton kaj kelkajn altlernejojn.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Patan situas en savanoklimato kun tri sezonoj: somero, musono kaj vintro. La klimato estas ĝenerale seka kaj varma ekster la musonsezono. Ĝi estas agrabla en la vintraj tagoj kaj sufiĉe malvarmeta en la nokto dum decembro ĝis februaro. La sudokcidenta musono alportas humidan klimaton de meze de junio ĝis meze de septembro.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Patan havas trairan fervojan linion. 6 ĉefvojoj kaj sola flankovojo kuras al la urbego. Ene ĉefe aŭtorikiŝoj kaj aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. La plej proksima flughaveno funkcias en Mehsana, sed en Ahmadabado internacia flughaveno funkcias.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- pluraj preĝejoj, precipe hinduaj
- fortikaĵo[mankas fonto]
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans