Paul Lukas
Aspekto
Paul Lukas | |||||
---|---|---|---|---|---|
Oskar-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Lukács Pál | |||||
Naskonomo | Pál Lukács | ||||
Naskiĝo | 26-an de majo 1894 en Budapeŝto, Aŭstrio-Hungario | ||||
Morto | 15-an de aŭgusto 1971 (77-jaraĝa) en Tanĝero, Maroko | ||||
Mortis per | Kardivaskulsistema malsano vd | ||||
Lingvoj | germana • angla • hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Usono (1933–) Hungario vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro scenaristo filmaktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1916–1970 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Paul LUKAS (naskiĝis kiel LUKÁCS Pál [luka:ĉ] la 26-an de majo 1891 en Budapeŝto, Hungario - mortis la 15-an de aŭgusto 1971 en Tanĝero, Maroko) estis hungara-usona aktoro. Li gajnis en 1944 Oskar-premion kiel ĉefrolulo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Paul Lukas devenis el hungara, juda familio. Post lernado li komencis sian aktoran karieron en teatro de Kassa en 1916. Baldaŭ li aliĝis al stabo de Max Reinhardt. En 1927 Adolph Zukor invitis lin al Usono al Paramount. Li tie havis sian plej grandan sukceson en 1943 kiel kunulo de Bette Davis en Watch on the Rhine, por kiu li gajnis Oskar-premion. Li ricevis ankaŭ teatrajn rolojn en Broadway.
Elektitaj roloj
[redakti | redakti fonton]- 1922: Samson kaj Delila
- 1928: La damo el Moskvo
- 1933: Little Women
- 1938: The Lady Vanishes
- 1943: Watch on the Rhine
- 1948: Berlin-Express
- 1954: 20,000 Leagues Under the Sea
- 1963: 55 tagoj en Pekino
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Stanislavo Belov (2019-06-08) “Sinjorino malaperas” (The Lady Vanishes): nenio estas fidinda (esperante). Blogger. Alirita 2019-06-12. (recenzo pri la filmo, en kiu li ludas)