Pilko
Aspekto
Pilko estas plej ofte globoforma, elasta ludilo aŭ sportilo el ledo, kaŭĉuko aŭ plasto. Pilkoj konstruiĝas ĝenerale el aerplena ŝelo, kiu akiras globoformon nur post pumpado je certa premo (esceptoj estas la hokea kaj golfa pilkoj). Similaj sportiloj el malmola, kompakta materialo (ekz. ligno aŭ plasto) estas globoj (en kegloludo aŭ bilardo). Pilkoj ankaŭ estas ĵongliloj.
Oni jam ekipis en la antikva erao pilkoludejojn en palacoj. Dum la jarcentoj oni elpensis multajn pilkoludojn. Por tiuj ludoj oni fiksis regulojn, kiun oni laŭ bezono precizigis.
Sporto | Pezo en gramoj | Ĉirkaŭmezuro en cm |
---|---|---|
Akvopilko | 400 - 450 | 68 - 71 |
Basbalo | 142 - 149 | 22,9 - 23,5 |
Biribalo | 360 | 65 |
Bovlingo | <7200 | 67,8 |
Ĉevalpilko | 600 - 700 (futbalo gr. 4) | 65 |
Futbalo | 396 - 453 | 68 - 71 |
Golfo | 45 - 48 | 12,6 |
Hokeo | 156 - 163 | 23,0 - 23,5 |
Korbopilko | 600 - 650 | 75 - 80 |
Kriketo | 156 - 163 | 22 |
Manpilko | 400 - 500 | 48 - 60 |
Pugnopilko | 300-350 | 65 - 71 |
Rugbeo (ovoforma) | 360 - 425 | --- |
Subakva rugbeo | 2000 - 4000 | 49 - 54 |
Tabla teniso | 2,4 - 2,5 | 11,4 - 12,1 |
Teniso | 56,5 - 58,5 | 10 - 30 |
Tordopilko | 1000 - 1500 | 65 - 70 |
Usona piedpilko (ovoforma) |
397 - 425 | 70,5-72,4 x 52,7-54,0 |