Pirolo
Pirolo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
masklo, ino.
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Pyrrhula pyrrhula (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Pirolo aŭ pirulo[1] aŭ Eŭrazia pirolo, Pyrrhula pyrrhula, estas specio de birdo de la familio de Fringedoj kaj de genro de piroloj, kiuj estas fortikaj paserinaj birdoj kun diketaj bekoj kaj la maskloj havas oranĝajn aŭ ruĝajn brustojn.
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]Ĝi troviĝas en Eŭropo kaj norda Azio orienten ĝis Japanio. Tiu estas nemigranta specio, kvankam la plej nordaj loĝantaroj iome migras pli suden dum vintro.
Ilia biotopo estas arbaroj, prefere kun iom da pinofitoj, inkluzive da parkoj kaj ĝardenoj. La nutraĵon konsistigas precipe semoj, fruktoj kaj freŝaj burĝonoj — tio lasta igas ilin malamataj de la fruktoĝardenistoj.
Ĝenerale ilin oni ne vidas grandnombre sed nur kiel edza paro eventuale kun la idoj aŭ en malgrandaj grupoj. Sed en ilia plej favora vivloko, t. e. ekzemple sudalpaj montaraj larikejoj, la denseco de nestumantaj paroj atingas ĝis 15 paroj en 10 hektaroj.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La aspekto de la virbirdo estas vigle videbla, per la ruĝa brusto. Temas pri diketa birdo kun fortika kapo de larĝega kolo. La supraj partoj estas grizaj; la flugilplumoj estas nigraj (kun helgriza flugilstrio) kaj same la mallonga dika beko, la krono kaj vizaĝo ĉirkaŭ beko kaj okuloj ĉe plenkreskuloj (grizecbrunaj ĉe junuloj); la blanka pugo kontraste inter la nigraj vosto kaj flugilplumoj, kaj la flugilstrioj estas ege videblaj dumfluge. Maskla plenkreskulo havas ruĝajn vangojn kaj subajn partojn (sed blanka subpugo), dum inoj kaj junuloj havas grizecajn sablokolorajn subajn partojn.
Pyrrhula griseiventris estis konsiderata specio (Lafresnaye, 1841) kun griza ventro kaj teritorio en Orienta Azio. Nun estas konsiderata subspecio (P. pyrrhula griseiventris) nome Grizventra pirolo.
La kanto estas delikata, malmultaj flutecaj fajfaj notoj.
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Tiuj palearktisaj birdoj konstruas sian neston en arbusto (preferinde pli da 4 m alte), maturaj tufoj de arbusto, aŭ arbo. La ino demetas 4-7 ovojn.
Elian-J. Finbert raportas, ke endomebreditaj piroloj povas montri sin ege fidelaj je sia "mastro", kaj foje morti pro ĉagreno se tiu mortas, aŭ rememori post unu jaro da forperdo la personon kiu zorgis pri ĝi kaj veni mem alflugi sur ties ŝultron.
La Acora pirolo, iam konsiderata kiel subspecio de la Eŭrazia pirolo, estas nune agnoskata kiel distinga specio.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Birkhead, Timothy R.; Immler, Simone; Pellatt, E. Jayne & Freckleton, Robert (2006): Unusual sperm morphology in the Eurasian Bullfinch (Pyrrhula pyrrhula). Auk 123(2): 383–392. DOI: 10.1642/0004-8038(2006)123[383:USMITE]2.0.CO;2 HTML resumo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- ARKive - bildoj kaj filmoj de la Eŭrazia pirolo (Pyrrhula pyrrhula) Arkivigite je 2008-06-17 per la retarkivo Wayback Machine
- Filmetoj, fotoj kaj sonoj de Eŭrazia pirolo Arkivigite je 2016-06-02 per la retarkivo Wayback Machine ĉe Internet Bird Collection
- Diferencoj laŭ aĝo kaj sekso (PDF) de Javier Blasco-Zumeta Arkivigite je 2013-11-12 per la retarkivo Wayback Machine
|