Saltu al enhavo

Pitkarna Insularo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pitkarna Insularo
FlagoBlazono

ĈefurboAdamstaŭno
- koordinatoj25° S, 130° U (mapo)-25.0677812-130.1045778Koordinatoj: 25° S, 130° U (mapo) [+]
Akvokolektejo47 km² (4 700 ha) [+]
Areo47 km² (4 700 ha) [+]

Loĝantaro50 [+] (2019)
Denseco1,06 loĝ./km² [+] [+]

Fondo1838
ĈefuloCharlene Warren-Peu

HorzonoUTC-08:00 [+]
ISO 3166PN

Pitkarna Insularo (Tero)
Pitkarna Insularo (Tero)

Pitkarna Insularo (Pacifika oceano)
Pitkarna Insularo (Pacifika oceano)
DEC

Map
Pitkarna Insularo

Vikimedia Komunejo:  Pitcairn Islands [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]


AkvejoPacifiko

Koordinatoj25° 4′ 4″ S, 130° 6′ 16″ U (mapo)-25.0677812-130.1045778
Akvokolektejo47 km² (4 700 ha) [+]
Areo47 km² (4 700 ha) [+]
Loĝantaro50 [+] (2019)
HorzonoUTC-08:00 [+]

Map
Pitkarna Insularo

Vikimedia Komunejo:  Pitcairn Islands [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Mapo de Pitkarna Insularo
Mapo de Pitkarna Insulo

La Pitkarna Insularo (angle plurale Pitcairn Islands [pitken ajlenz]) estas britia transmara teritorio en Oceanio.

La Pitkarna Insularo estas la plej eta loĝata kolonio de Britio, kaj la plej izolita insularo de Polinezio, post la Paskinsulo, situanta meze de la oceano inter tiu lasta kaj Franca Polinezio. Nur la efektiva Pitkarna insulo estas loĝata. La pitkarnanoj originas de grupo de anglaj viroj, ribelintoj de la ŝipo Bounty [Baŭnti] en 1789, kaj de ties tahitiaj inoj. Hodiaŭ ilin vivtenas ĉefe turismo kaj vendado de poŝtmarkoj.

Geografia pozicio: (25° 04′ 00″ S 130° 06′ 00″ U / 25.06667 °S, 130.10000 °U / -25.06667; -130.10000 (mapo))

En 1936 sur la insulo ankoraŭ loĝis 200 homoj, en 2004 nur 48 el 9 familioj, el inter ili 12 viroj.

Biogeografie la insularo apartenas al la pacifika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF) kaj ĝi ankaŭ troviĝas en mara ekoregiono.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Pitkarna insularo konsistas el kvar insuloj:

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Pitkarna Insularo.

La Historio de Pitkarna Insularo komenciĝas per unua ekloĝigo de Pitkarna Insularo fare de Polinezianoj en la 11-a jarcento, kiuj pruveble konstante loĝis en insuloj Henderson kaj Pitkarno, kie ili kreis prosperan socion. Polinezianoj eltenis en la insuloj proksimume dum kvar centjaroj kaj poste pro ne tute konataj kialoj forlasis ilin. La unua Eŭropano, kiu aperis en areo de Pitkarna Insularo, estis Pedro Fernandes de Queirós, kiu malkovris kaj nomis du el la insuloj; sed ne estas certa, kiujn insulojn precize li nomis. Dum 17-a kaj 18-a jarcentoj estis sinsekve malkovritaj kaj nomitaj ĉiuj kvar insuloj: Oeno en la jaro 1606 de Pedro Fernandes de Queirós, Henderson same en la jaro 1606 de Pedro Fernandes de Queirós, remalkovrita en la jaro 1819 de James Henderson, Pitkarno en la jaro 1767 de Philip Carteret (sed eble jam en la jaro 1606 de Pedro Fernandes de Queirós), Ducie en la jaro 1791 de Edward Edwards.

Post kiam la Polinezianoj malaperis el Pitkarna Insularo, la insuloj restis sen loĝantaro ĝis la jaro 1790, kiam Pitkarna Insulo estis reekloĝigita de grupo de britiaj ribeloj el ŝipo HMAV Bounty kaj de grupo de Polinezianoj. Eble la unua naskito estis Thursday October Christian.

Konstantaj koloniistoj ekloĝis nur en Pitkarna Insulo, la aliaj insuloj restis sen loĝantoj. Travivitaj Britoj kaj iliaj idoj sur la insulo vivis forgesitaj ĝis la jaro 1808, kiam la insulon malkovris usonaj balenĉasistoj, en la jaro 1814 la Pitkarnanojn malkovris ankaŭ Britoj. Pitkarna kolonio kreskis kaj pro troplenigo la loĝantoj en la jaro 1831 translokiĝis al Tahitio, de kie ili baldaŭ revenis; en la jaro 1856 la loĝantoj foriris al Norfolkinsulo, kie jam pliopo de ili konstante restis kaj al Pitkarna Insulo post kelkaj jaroj revenis nur parto de ili. Ekde dua duono de 20-a jarcento el Pitkarna Insulo foriras pli kaj pli da loĝantoj pro laboro kaj la populacio sur la insulo malkreskas. Komence de la 21-a jarcento komencis esploro de akuzo pri seksa misuzo de neplenkreskaj knabinoj, kiun devis sur la insulo fari parto de la viroj, en la jaro 2004 ses el ili estis kondamnitaj inklude insulestro Steve Christian. Pitkarna Insularo estas la lasta britia transmara teritorio en Pacifiko.

Faŭno kaj floro

[redakti | redakti fonton]

Sur ambaŭ grandaj insuloj – Henderson kaj Pitkarno – vivas kelkaj endemiaj specioj (specioj kiuj ne vivas aliloke en la mondo) kiel Hendersona kanbirdoPitkarna kanbirdo. Ekzemplo de endemia planto estas Glochidion pitcairnense, kiu ankaŭ troviĝas sur la ambaŭaj insuloj.[1]

Sur Pitkarnaj insuloj daŭre vivas palmkraboj (Birgus latro), palinuroj (Panulirus penicillatus) kaj kelonioj.[2]

Ĉiuj loĝantoj apartenas al la Sepataga Adventisma Eklezio. Ili aliĝis al ĝi ĉe la fino de la 19-a jarcento, kaj tiu preĝejo ludis gravan rolon en la socia disvolvo de la loka socio. En la lastaj jaroj, ekzistas malkresko en la nivelo de pieco de la populacio, kun nur malmultaj el la loĝantoj de la insulo vizitas la eklezion regule, kaj la plej granda parto de ili vizitas ĝin nur dum specialaj okazoj. Sabato estas la tago de ripozo. Publikaj demonstroj de amo ne estas akcepteblaj, kaj la vendo de alkoholo estas malpermesita.

La insulo havas senpagan devigan edukadon por aĝoj 5-16. La eduka sistemo sur la insulo estas limigita, tial la infanoj estas senditaj al loĝlernejoj en Nov-Zelando kaj Aŭstralio. Multaj preferas ne reveni, kaj pro tio la laboristaro en la insulo malpliiĝas, kaj ĝi estis taksita en 2004 je nur 15 homoj. La vivteno de la loĝantoj baziĝas sur malgranda komerco kun turistoj kaj donacoj.

La loĝantoj konservas sociajn ligojn kun la loĝantoj de Norfolkinsulo, kaj multaj el ili ankaŭ havas parencojn tie. En septembro 2003, bebino naskiĝis sur la insulo, unuafoje en 17 jaroj, kaj alia bebo naskiĝis en marto 2007. En 2005, la unua ne-indiĝena paro edziĝis sur la insulo kaj ricevis civitanecon de la insulo.

La lingvo parolata sur la insulo estas kreola lingvo derivita de la 18-a jarcento la angla kaj la tahitia lingvo. Por la indiĝenoj de la insulo ĝi estas gepatra lingvo, kaj ĝi estas instruata en la loka lernejo, kune kun norma angla. Ĝi estas proksime rilatita al la kreola lingvo parolata en Norfolk, ĉar Norfolkinsulo estis loĝita en la 19-a jarcento fare de Pitkarnaj indiĝenoj.

Pitkarna Insularo estas britia transmara teritorio; defendo estas en respondeco de britia Ministerio pri Defendo kaj Britia armeo.[3] En 2004 la loĝantoj havis ĉirkaŭ 20 armilojn, kiuj estis retenitaj pro juĝado pri seksperfortoj.[4]

Satelita foto
La insula loĝantaro en 1916
La preĝejo de Adamstown.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pitcairn Islands en la angla Vikipedio.

  1. Glochidion pitcairnense (angle). The IUCN Red List of Threatened Species. International Union for Conservation of Nature and Natural Resources. Alirita 2016-06-09 .
  2. Pitcairnovy ostrovy: Unikátní příroda uprostřed Tichého oceánu (ĉeĥe). National Geographic Society and Astrosat Media (2012-09-07). Alirita 2015-05-08 .
  3. Pitcairn Islands (angle). The World Factbook. CIA. Arkivita el la originalo je 2017-10-25. Alirita 2016-06-09 . “defense is the responsibility of the UK”.
  4. Pitcairn islanders to surrender guns (angle). Television New Zealand (2004-08-11). Arkivita el la originalo je 2015-03-17. Alirita 2016-06-09 .

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]