Politika subpremado
Aspekto
Politika subpremado aŭ politika reprezalio estas la ofte uzata termino por amasaj punagoj (mortigoj, ekzilo ktp.) kontraŭ politikaj malamikoj. Inter ili konatas:
- politika teroro de jakobenoj en Francio (1793-1794)
- la "ruĝa teroro" en Rusio (1918-1921),
- la frankisma ekstermado farita de sekvintoj de Franco dum kaj post la Hispana Enlanda Milito (1936-1939),
- la purigado de supozitaj kontraŭantoj kaj en Germanio kaj en la okupitaj landoj de la reĝimo de Hitlero dum la Dua mondmilito (1939-1945),
- la stalinismaj reprezalioj en Sovetunio (1930-1953), vidu la Granda purigo
- la ekstermado de maldekstruloj farita de la reĝimo de Pinochet en Ĉilio dum lia diktaturo (1973-1988)
kaj multaj aliaj.