Pterodaktilo (Pterodactylus = "flugil-fingro" < malnov-greka: ptero 'flugila' + dactyl 'fingro') estis flugsaŭro, kun flugila etendiĝo de ĉirkaŭ 50–75 cm. Ĝi vivis ĉe lagobordoj dum la ĵurasio. Ĝi estis karnomanĝulo kaj verŝajne predis fiŝojn kaj aliajn malgrandajn bestojn. Kiel ĉe ĉiuj flugsaŭroj, la flugilo de pterodaktilo etendiĝis de ĝia lasta fingro al ĝia korpo; ĝin subtenis interne fibroj de kolageno kaj ekstere kerataj spinoj. Oni trovis pterodaktilajn fosiliojn en Eŭropo kaj Afriko.
La genro unue ricevis de Georges Cuvier la nomon Ptero-dactyle en 1809. En 1812, Soemmering donis al samspecia specimeno la nomon Ornithocephalus antiquus. Kiel pli malnova nomo, tiu de Cuvier havis precedencon tiel ke la holotipa specimeno konatiĝis kiel Ptero-dactyle antiquus, kiu estis ŝanĝita al sia nuna latina formo (Pterodactylus) en 1815.