Rasines
Rasines | |||
---|---|---|---|
municipality of Cantabria (en) vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kantabrio | ||
Provinco | Kantabrio | ||
Poŝtkodo | 39860 | ||
Retpaĝaro | Urbodomo de Rasines | ||
Politiko | |||
Urbestro | Jaime Bonachea Pico (PSOE) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 023 (2012) | ||
Loĝdenso | 23,85 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 43° 18′ N, 3° 25′ U (mapo)43.308055555556-3.4247222222222Koordinatoj: 43° 18′ N, 3° 25′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 90 m [+] | ||
Areo | 26,85 km² | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Rasines [+] | |||
Rasines estas municipo en la orienta parto de Kantabrio (norda Hispanio), en la valo de la rivero Asón. Ties samlimaj municipoj estas Guriezo, Ampuero kaj Voto (norde), Ruesga, Ramales de la Victoria kaj Carranza (Biskajo) (sude). Same al Guriezo, Rasines estas grava komunika vojo al la kantabra enklavo Valle de Villaverde, ĉirkaŭita de Biskajo.
En Rasines homoj vivis jam dum Prahistorio. En 1905 Lorenzo Sierra malkovris en la Kaverno El Valle restaĵojn, kiuj atestas la loĝadon de homoj dum periodo inter la jaroj 14 000 kaj 12 000 antaŭ Kristo. Dum Mezepoko, la ŝtontajlistoj de Rasines konstruis multajn konstruaĵojn en pluraj lokoj de Hispanio. Hodiaŭ ekzistas Muzeo de Ŝtontajlado en la municipo, en la vilaĝo Cereceda.
La loĝlokoj de la municipo estas jenaj: Casavieja, Cereceda, El Cerro, La Edilla, Fresno, Helguera, Lombera, Ojébar, Rasines (ĉefurbo), Rocillo, Santa Cruz, Torcollano, La Vega kaj Villaparte.
1900 | 1910 | 1920 | 1930 | 1940 | 1950 | 1960 | 1970 | 1980 | 1990 | 2000 | 2006 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
1497 | 1630 | 1739 | 1661 | 1715 | 1617 | 1504 | 1176 | 1109 | 1105 | 963 | 999 |
Fuente: INE