Salle Pleyel (aŭ Pleyel-Halo) estas la ununura granda simfonia koncertdomo de la urbo Parizo. Ĝin fondis Ignaz Josef Pleyel, aŭstra komponisto kaj pianofabrikisto, la 19-an de oktobro 1827 komence kiel salonon. En 1839 ekestis aparta domo, kiun planis lia filo Camille Pleyel. La nuna domo troviĝanta ĉe la Faubourg-Saint-Honoré-Strato en la 8-a arondismento ekestis en 1927 laŭ planoj de arkitekto Gustave Lyon laŭ stilo de ornamismo. Inter 2002 kaj 2006 arkitekto Francois Ceria estris la renovigon kaj modernigon de la Pleyel-Halo, baziĝante sur kalkuloj de la akustikistoj Russel Johnson kaj Tateo Nakajima. Entreprenisto Hubert Martigny tion financis per 10 milionoj de Eŭroj. Poste la nombro de sidlokoj reduktiĝis de 2.370 al 1.913, la spacovolumeno altiĝis je 20 elcentoj je samtempa plibonigo de la akustika kvalito. Pri la konstrulaboroj ekestis plurjara fanatika disputo, kiun ekigis la eksa direktistino de la Salle Pleyel, Carla Maria Tarditti.
Septembron de 2006 la Orkestro de Parizo, direktate de Christoph Eschenbach, re-malfermis la novan Pleyel-Halon per prezentado de la „Auferstehungs-Sinfonie“ de Gustav Mahler. La koncertejon entreprenas filio de la publika Cité de la musique. Ĝi luprenas la domon de Martigny dum kvindek jaroj kaj poste povos aĉeti ĝin por unu Eŭro. Salle Pleyel estas daŭra koncertejo por la Orkestro de Parizo kaj por la Filharmonia Orkestro de Radio France. Krome ekzistas plurjara kontrakto kun la Londona Simfoni-Orkestro.