Saltu al enhavo

Sam Peckinpah

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sam Peckinpah
Persona informo
Naskiĝo 21-an de februaro 1925 (1925-02-21)
en Fresno
Morto 28-an de decembro 1984 (1984-12-28) (59-jaraĝa)
en Inglewood
Mortokialo Kora malsufiĉo Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Suda Kalifornio
Fresno High School (en) Traduki
USC School of Cinematic Arts (en) Traduki
Kalifornia Ŝtata Universitato ĉe Fresno Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj 5
Okupo
Okupo filmreĝisoro
reĝisoro
produktoro
verkisto
oficiro
filmaktoro
scenaristo
aktoro
filmproduktoro
militisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj The Wild Bunch
Convoy
Bring Me the Head of Alfredo Garcia
Straw Dogs
vdr

David Samuel PECKINPAH (21a de Februaro, 1925 – 28a de Decembro, 1984) estis usona filmo-reĝisoro kaj scenaristo kiu atingis elstarecon post la publikigo de la vakera eposo The Wild Bunch (1969). Li estis konata pro la bilda plinovigeco kaj evidenta priskribon de agado kaj violento same kiel pro sia revizisma alproksimiĝo al la vakera ĝenro. Li parotprenis ankaŭ kiel aktoro en kelkaj filmoj, ĉefa dum sia ekkariero. Li reĝisoris dek kvar filmojn kaj estis reĝisoro en ok. Entute partoprenis en 29 filmoj. Li partoprenis ankaŭ en televido kaj muzik-filmetoj.

La filmoj de Peckinpah ĝenerale temas pri la konflikto inter valoroj kaj idealoj, same kiel pro la korupto kaj la violento en la homa socio. Liaj roluloj estas ofte soluloj aŭ malvenkuloj kiuj deziras esti honoreblaj, sed estas devigitaj kompromisi por survivi en mondo de nihilismo kaj bruteco. Li ricevis kromnomon "Bloody Sam" (Sangelverŝa Sam) pro la violentemo de liaj filmoj.

La batalema personeco de Peckinpah, markita de jaroj de alkoholado kaj droguzado, tuŝis lian profesian heredon. Multaj el liaj filmoj estis famaj pro eksterfilmaj bataloj kun produktoroj kaj teknikistoj, kio damaĝis sian reputacion kaj karieron dum sia vivodaŭro. Kelkaj el liaj filmoj, kiel Major Dundee (1965), Straw Dogs (Pajlhundoj, 1971), The Getaway (1972), Pat Garrett and Billy the Kid (1973), Bring Me the Head of Alfredo Garcia (1974) kaj Cross of Iron (1977), restas polemikaj.

The Wild Bunch rakontas pri rondo de krimuloj ĉe la landlimo de Teksaso kaj Meksiko en 1913, dum la Meksika Revolucio. La krimuloj provas adapti al la moderniganta mondo. La filmo estas notinda pro ties ega perforto dum malferma bankrabado-sceno, kaj fina batalo inter la krimuloj kaj la Meksika Armeo. Ĝi ankaŭ estas pionira en la kompleksa redaktado de malrapida movado kaj normala movado de multaj kamera-anguloj. The Wild Bunch inspiris reĝisorojn post multaj jaroj kiam montrantaj film-agadon kaj perforton.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Bliss, Michael (1993). Justified Lives: Morality and Narrative in the Films of Sam Peckinpah. Southern Illinois University Press. ISBN 978-0-8093-1823-0.
  • Dukore, Bernard F. (1999). Sam Peckinpah's Feature Films. University of Illinois Press. ISBN 978-0-252-02486-3.
  • Engel, Leonard, ed. (2003). Sam Peckinpah's West: New Perspectives. University of Utah Press. ISBN 978-0-87480-772-1.
  • Evans, Max (1972). Sam Peckinpah: Master of Violence. Dakota Press. ISBN 978-0-88249-011-3.
  • Fine, Marshall (1991). Bloody Sam: The Life and Films of Sam Peckinpah. Donald I. Fine. ISBN 978-1-55611-236-2.
  • Hayes, Kevin J. (2008). Sam Peckinpah: Interviews. University Press of Mississippi. ISBN 978-1-934110-63-8.
  • Seydor, Paul (1996). Peckinpah: The Western Films, A Reconsideration. University of Illinois Press. ISBN 978-0-252-02268-5.
  • Simons, John L. (2011). Peckinpah's Tragic Westerns: A Critical Study. McFarland. ISBN 978-0-7864-6133-2.
  • Weddle, David (1994). If They Move…Kill 'Em! The Life and Times of Sam Peckipah. Grove Press. ISBN 978-0-8021-1546-1.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]