Satna
La lasta mapo metis Satna en malĝustan lokon!
Satna | |||
---|---|---|---|
urbo urbego vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 485001 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 283 004 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 1 513 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 24° 36′ N, 80° 50′ O (mapo)24.59835118513680.828125281709Koordinatoj: 24° 36′ N, 80° 50′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 320 m [+] | ||
Areo | 187 km² (18 700 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Satna [+] | |||
Satna, laŭ (hindie सतना) estas urbego kaj municipo en centra Barato, en subŝtato Madja-Pradeŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.
Demografio
[redakti | redakti fonton]Satna havis populacion de 280 222 en 2011 kun legopovo de 64%, kiu estas pli alta, ol la landa mezumo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Satna situas 315 metrojn super la marnivelo inter malaltaj kalkaj montoj. Reva troviĝas 48, Katni 92, Ĉatarpur 132, subŝtata ĉefurbo Bopalo 375, Indaur 547, tutlanda ĉefurbo Delhio 578, Kolkato 780, Mumbajo 1034, kilometrojn (aere) [1].
Historio
[redakti | redakti fonton]Diversaj dinastioj konstruis en tiu loko plurajn reĝajn konstruaĵojn, plejparte nun videblajn. Tamen en Reva estis la reĝa sidejo, tial Satna situis en ombro. En la modernaj tempoj Satna evoluis kiel inteligenta urbo kun signifa industrio.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Satna estas industria urbego, kie 10 uzinoj produktas cementojn, alia fabriko produktas kablojn. Satna estas konata kiel la cementurbo de Hindio, sed tio kaŭzas aerpoluon.
Lingvoj
[redakti | redakti fonton]En Satna la ĉefa kaj oficiala lingvo estas la hindia lingvo.
Religioj
[redakti | redakti fonton]92% de la populacio estas hinduoj, krome minoritate aliaj religioj.
Eduko
[redakti | redakti fonton]En Satna ekzistas neniu centra universitato, nur kampusoj.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Satna havas trairan fervojan linion el nordo al sudo, krome rekta branĉo al Reva. Kuras al la urbego 4 ĉefvojoj, respektive 1 flankovojo. La plej proksima flughaveno funkcias en Ĝabalpur, la loka flughaveno akceptas nur sportajn flugmaŝinojn.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Satna havas humidan subtropikan klimaton (laŭ klimata klasifiko de Köppen Cwa) kun varmaj someroj, iom pli malvarmeta musonsezono kaj malvarmetaj vintroj. Forta pluvokvanto okazas en la musonsezono de junio ĝis septembro. En la plena jaro falas iom pli, ol 1000 mm. La averaĝa temperaturo varias inter 19-32 °C.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- precipe hinduaj temploj
- muzeo
- statuo pri Mahatma Gandhi
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans
-
Placo
-
Stacidomo
-
Internato
-
Skulptaĵo
-
Hospitalo
-
Hotelo