Simurgo
Aspekto
Simurgo | |
---|---|
mita birdo • mita hibrido | |
Verko | Ŝahnameo La Konferenco de Birdoj |
Informoj | |
Eble sama | fenikso • huma bird • Konrul • Raróg • Anqa • Garudo |
Loĝloko | Elborz-Montaro, Mount Qaf |
Simurgo aŭ Simurgh ([s|ɪ|ˈ|m|ɜːr|g]; perse سيمرغ, literumita ankaŭ simorgh, simorg, simurg, simoorg, simorq aŭ simourv) estas bonfara, mita birdo en Irana mitologio kaj literaturo. Ĝi foje estas konsiderata samo al aliaj mitologiaj birdoj kiel la "fenikso" (perse ققنوس quqnūs) kaj la huma aŭ homa (perse هما).[1] Tiu figuro povas esti trovata en ajna periodo de la arto kaj literaturo de Irano kaj ofte aperas en la ikonaro de Azerbajĝano, Kartvelio,[2] mezepoka Armenio,[3] la Orientromia Imperio,[4] kaj aliaj regionoj kiuj estis ene de la areoj de perskultura influo.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Juan Eduardo Cirlot, A Dictionary of Symbols, Courier Dover Publications, 2002, p. 253
- ↑ Por ekzemplo surmure en la Preĝejo de Samtavisi
- ↑ Por ekzemplo, freskobidloj de simurgoj ene de medalionoj (kio paeras ankaŭ en sasanidaj teksaĵoj) en la preĝejo de Tigran Honenc en Ani. P Donabedian kaj J. M. Thierry, Armenian Art, New York, 1979, p. 488.
- ↑ Por ekzemplo, serio de simurgoj estas bildigitaj ene de la preĝejo "Ağaçaltı" en la gorĝo Ihlara. Thierry, N. kaj M., Nouvelles églises rupestres de Cappadoce, Paris, 1963, pp. 84–85.