Saltu al enhavo

Somera Olimpiko 1924

El Vikipedio, la libera enciklopedio
VIII Somera Olimpiko
Loko: Parizo ( Francio)
Komenca dato: La 4-a de majo 1924
Fina dato: La 27-a de julio 1924
Oficiala malfermanto: Gaston Doumergue
Nombro de nacioj:
44
Nombro de sportistoj: (viroj / inoj)
3089
(2954 / 135)
Nombroj de sportoj:
126 (17 sportfakoj)
Aliaj kandidatoj:
Somera olimpiko
← 1920 1928 →
Vintra olimpiko
← 1924 1928 →
vdr

La 8-a Somera Olimpiko (aŭ Someraj Olimpiaj Ludoj) okazis de la 4-a de majo 1924 ĝis la 27-a de julio 1924 en Parizo,  Francio. La Somera Olimpiko estis oficiale malfermata de Gaston Doumergue.

oficiala olimpika afiŝo

Tiujn ĉi ludojn estis gastonta Amsterdamo, sed danke al potenca influo de olimpika prezidanta barono Pierre de Coubertin ili fine okazis en Parizo.

De Coubertin esperis, ke tiu ĉi olimpiko plibonigos malbonan reputacion de Francio, kiun ĝi meritis por organizado de olimpikoj en la jaro 1900.

Sportistoj el Germanio daŭre ne rajtis partopreni, sed sportistoj el aliaj kvar nacioj, al kiuj estis malpermesite partopreni en la jaro 1920, denove estis allasitaj.

Usonano Wiliam DeHart Bubbart estis la unua nigra atleto, kiu individue gajnis oron. Li triumfis en longosalto. Lia samlandano Robert LeGendre rompis la mondan rekordon en la longa salto, kiam li saltis 776 cm, sed tio estis kiel parto de pentatlono, do li fine devis repaciĝi kun bronzo.

Finnoj denove dominis al konkursoj en meza distanco. Paavo Nurmi kunforveturis kvin orajn medalojn. En Suomio estis pli malfrue Nurmi omaĝita kaj antaŭ stadiono en Helsinki estis hisita lia staturo.

Teniso ĉi tie aperis lastfoje antaŭ sia eliminiĝo el olimpikaj sportoj por longaj 60 jaroj. Denove ĝi estis envicigita en olimpikoj en Seulo.

Internacia olimpika komitato, kiu estis forte celita kontraŭ ĉeesto de profesiuloj, nome dubis, se okaze de tenisludantoj temas pri veraj amatoroj.

Britio alskribis al sia konto du signifajn venkojn, kiam Herold Abrahams fariĝis unua eŭropano, kiu gajnis olimpikan oron por sprinto, kaj Eric Liddell gajnis oron en kuro por 400 m por 47,6 sekundo. La tempo de Lidell samtempe kreigis la mondan rekordon, sed ĝi ne estis oficiale agnoskita, ĉar tiam ĝis la jaro 1936 konkursantoj kuris nur ĉirkaŭ unu vojkurbiĝo. Pri la historio de ambaŭ atletoj famiĝis pose la brita filmo Chariots of Fire de 1981.

En baseno ekpunktis Johnny Weissmüller, li akiris tri orajn medalojn en konkurso en libera stilo kaj bronzon en vira poloo.

Partoprenantoj

[redakti | redakti fonton]
Partoprenantoj

En la Olimpiko ne estis invitata la nacia teamo de Germanio, ĉar la Internacia Olimpika Komitato deklaris "ne povi garantii sekuron al la teamanoj". La ekvadora, haitia, irlanda, litovia, filipina kaj Urugvaja naciaj teamoj alvenis unuan fojon, kaj ankaŭ la pola nacia teamo estis unuan fojon en Somera Olimpiko (antaŭe ĝi estis nur en la Vintra Olimpiko samjara).

Medala klasifiko

[redakti | redakti fonton]
 Rango  Ŝtato Oro Arĝento Bronzo Sumo
1  Usono 45 27 27 99
2  Finnlando 14 13 10 37
3  Francio 13 15 10 38
4  Britio 9 13 12 34
5  Italio 8 3 5 16
6   Svislando 7 8 10 25
7  Norvegio 5 2 3 10
8  Svedio 4 13 12 29
9  Nederlando 4 1 5 10
10  Belgio 3 7 3 13
11  Aŭstralio 3 1 2 6
12  Danio 2 5 2 9
13  Hungario 2 3 4 9
14  Jugoslavio 2 0 0 2
15  Ĉeĥoslovakio 1 4 5 10
16  Argentino 1 3 2 6
17  Estonio 1 1 4 6
18  Sud-Afriko 1 1 1 3
19  Urugvajo 1 0 0 1
20  Aŭstrio 0 3 1 4
 Kanado 0 3 1 4
22  Pollando 0 1 1 2
23  Haitio 0 0 1 1
 Japanio 0 0 1 1
 Nov-Zelando 0 0 1 1
 Portugalio 0 0 1 1
 Rumanio 0 0 1 1
Sumo 126 127 125 378

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Vintraj Olimpiaj Ludoj

1924, 1928, 1932, 1936, (1940)II, (1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1994, 1998, 2002, 2006, 2010, 2014, 2018, 2022

Someraj Olimpiaj Ludoj

1896, 1900, 1904, (1906)*, 1908, 1912, (1916)I, 1920, 1924, 1928, 1932, 1936, (1940)II, (1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1996, 2000, 2004, 2008, 2012, 2016, 2020, 2024