Sonata Arctica
Sonata Arctica | |
---|---|
Sonata Arctica en Tuska
| |
Bazaj informoj | |
Deveno | Kemi, Finnlando |
Ĝenroj | Peza metalroko[1][2][3] Potenca metalroko[2][4] Simfonia metalroko[3] Progresiva metalroko[1] |
Aktivaj jaroj | 1996 - nuntempo |
Eldoninto | Spinefarm Records Century Media Records Nuclear Blast |
Retejo | http://www.sonataarctica.info |
Sonata Arctica [Sonata Arktika] estas finnlanda potencmetalroka muzikgrupo fondita en 1996 en Kemi.
Historio
[redakti | redakti fonton]Komence nomigita Tricky Beans[5], ŝanĝita poste en Tricky Means[5], la muzikgrupo publikigis tri demojn: Friend 'till The End kaj Agre Pamppers en 1996, kaj PeaceMaker en 1997. En 1999, post kelkaj ŝanĝoj de membroj, la grupo registris la kvaran demon FullMoon. La ĝia famo altiris la atenton de la metalroka muzikfirmao Spinefarm, kaj la nomo de la grupo ŝanĝis en Sonata Arctica.
La unua albumo, Ecliptica, estis publikigita en la aŭtuno de la sama jaro, post la unuopaĵo UnOpened. Poste, la kantisto Tony Kakko, aŭtoro de ĉiuj kanzonoj, forlasis al Mikko Härkin la klavarinstrumentojn, kaj la grupo estas elektita de Stratovarius kiel subtengrupo al turneo kune kun Rhapsody. Sonata Arctica registris muzikalbumeton, Successor, kun kanzonoj vive el turneo kaj kelkaj omaĝkazonoj.
Anaro
[redakti | redakti fonton]- Tony Kakko - kantisto
- Elias Viljanen - gitaristo
- Tommy Portimo - frapinstrumentisto
- Marko Paasikoski - basisto
- Henrik Klingenberg - klavarinstrumentisto
Eksanoj
[redakti | redakti fonton]- Pentti Peura - basisto (1996 - 1999)
- Janne Kivilahti - basisto (1999 - 2000)
- Mikko Härkin - klavarinstrumentisto (2000 - 2002)
- Jani Liimatainen - gitaristo (1996 - 2007)
Helpuloj
[redakti | redakti fonton]- Raisa Aine − fluto (en Letter to Dana)
- Nik Van-Eckmann − voĉo (en ...of Silence, The End of This Chapter, Last Drop Falls, The Power of One, Don't Say a Word, White Pearl, Black Oceans... kaj Wildfire)
- Timo Kotipelto − voĉo (en False News Travel Fast)
- Renay Gonzalez − ina voĉo (in The End of This Chapter)
- Jens Johansson − klavarinstrumento (en The Cage, Silver Tongue, Victoria's Secret kaj Champagne Bath)
- Peter Engberg − gitaro, bouzouki, kavaquinho kaj Q-chord (en They Follow, Under Your Tree, The Harvest, It Won't Fade kaj Fly With the Black Swan)
Diskaro
[redakti | redakti fonton]- 1999 - Ecliptica
- 2001 - Silence
- 2003 - Winterheart's Guild
- 2004 - Reckoning Night
- 2007 - Unia
- 2009 - The Days of Grays
- 2012 - Stones Grow Her Name
- 2014 - Pariah’s Child
- 2014 - Ecliptica – Revisited: 15th Anniversary Edition
- 2016 - The Ninth Hour
- 2019 - Talviyö
- 2022 - Acoustic Adventures – Volume One
- 2022 - Acoustic Adventures – Volume Two
- 2024 - Clear Cold Beyond
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Sonata Arctica en AMG
- ↑ 2,0 2,1 TrueMetal.it - Sonata Arctica. Arkivita el la originalo je 2009-06-22. Alirita 2009-09-02.
- ↑ 3,0 3,1 rockdetector.com - Sonata Arctica
- ↑ metal-archives.com - Sonata Arctica
- ↑ 5,0 5,1 MetalArchives.com - Sonata Arctica. Arkivita el la originalo je 2009-08-22. Alirita 2009-09-02.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|