Soyo
Soyo | |||
---|---|---|---|
municipo de Angolo vd | |||
Administrado | |||
Provinco | provinco Zaire | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 200 920 (2014) [+] | ||
Loĝdenso | 36 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 6° 8′ S, 12° 22′ O (mapo)-6.133333333333312.366666666667Koordinatoj: 6° 8′ S, 12° 22′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 5572 km² ( 557 200 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Soyo [+] | |||
Soyo estas urbo kaj municipo en Angolo. Ĝi apartenas al la provinco Zaire. Fine de 2014 en la urbo vivis 200 920 loĝantoj sur areo de 5 572 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 36 loĝantoj/km².
Ĉar la urbo situas rekte ĉe la marbordo de la Atlantiko, la alteco de la urbo estas ĝuste je la marnivelo. Soyo situas rekte ĉe la enfluejo de la rivero Kongo en la Atlantikon. La norda bordo de la rivero jam apartenas al la Demokratia Respubliko Kongo. Ĝis la 18-a jarcento la teritorio, tiam nomita Sonho, apartenis al la Reĝlando Kongo, dum la portugala kolonia epoko la urbo nomiĝis Santo António do Zaire, post la akiro de ŝtata sendependeco en 1975 ĝi formetis la portugalan nomon kaj ekde tiam rehavas la malnovan nomon, nun literumata Soyo.