Sputnik 1
Aspekto
Sputnik-1 (ruse "Спутник-1"), la unua artefarita satelito de la Tero, lanĉita la 4-an de oktobro 1957 en Sovetunio.
Parametroj de la flugo
[redakti | redakti fonton]- Starto — 4-a de oktobro 1957, 19:28 laŭ Grinviĉo
- Fino — 4-a de januaro 1958
- Maso de la aparato — 83,6 kg;
- Angulo de la orbito — 65,1°.
- Tempo de unu rondiro — 96,17 min.
- Perigeo — 228 km.
- Apogeo — 947 km.
- Totalo de rondiroj ĉirkaŭ la Tero — 1440
Signifo
[redakti | redakti fonton]Oficiale "Sputnik-1" estis lanĉita enkadre de la internacia projekto por esploro de jonosfero. Tamen la lanĉo havis ankaŭ tre grandan politikan signifon. Interalie la usona gazeto "New York Times" (Novjorka Tempo) raportis post la lanĉo de "Sputnik-1": "90% da paroloj pri artefaritaj satelitoj de la Tero okazis en Usono, sed la 100% de farado okazis en Rusio..."
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Sputnik 1 Arkivigite je 2007-03-11 per la retarkivo Wayback Machine
- Sputnik-ŝoko