Saltu al enhavo

Subtekstoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekzemplo de subteksto

Subteksto estas tekstoj (kutime) montrata en la suba parto de filmo aŭ videaĵo (ekz. en YouTube, Vimeo, TikTok), kiu enhavas transskribon de la parolado aŭ iel kompletigas la informojn pri la spektata sceno. Oni uzas ĝin por tradukado de fremdlingvaj filmoj aŭ de parto de filmo, kiu estas en fremda lingvo, aŭ por ebligi la spektadon de filmo ankaŭ al aŭde handikapitaj homoj.

Apud subtekstigo ankaŭ dublado servas al tradukado de filmoj, kiu tamen estas pli postulema kaj pli multekosta (ĝis dekoble). La tradukado de filma subteksto multe diferencas de tradukado por dublado. En subteksto oni devas konservi maksimuman koncizecon. Subteksto ne enhavu pli ol po 10 signoj (inkluzive de interpunkcio) por unu sekundo de filmo.

Subtekstigo de filmoj al Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Esperantigo de subteksto en fremdlingvaj filmoj estas hobio relative ofta inter la esperantistaro. Ekzistas kelkaj grupoj kaj pluraj dekoj da individuoj, kiuj okupiĝas pri tradukado de subteksto. Tiel tradukitaj filmoj povus poste esti montrataj dum esperantistaj kongresoj kaj aliaj renkontiĝoj.

Projekciado de filmoj kun subteksto en Esperanto fariĝis unu el la kernaj kaj nemalhaveblaj programpartoj ekzemple dum Internacia Junulara Kongreso.

Listo de subtekstigitaj filmoj

[redakti | redakti fonton]

Iuj esperantistoj jam preparis subtekstan tradukon (CC aŭ Closed Captioning) de alilingvaj filmoj kiel ekzemple Persepolo (france: Persepolis), aŭ Yi Xia Erao (ĉine: 金馬獎[1], kiun reĝisoris la tajvana esperantistino Xue Changhui (ĉine:薛常慧) [2] [Hsueh Chang-hui] [3] kaj kiu ricevis la tajpean filmpremion por la plej bona dokumenta filmo en 2010[4].

Esperantlingva subtekstigo ebligas al la spektantoj malkovri per Esperanto ĉefe tiajn filmojn, kiuj fariĝis famegaj en sia lando, sed bedaŭrinde neniam sukcesis atingi la kinejojn en iuj aliaj landoj. Tamen oni ofte esperantigas per subtekstigo ankaŭ mondkonatajn filmojn, kiuj jam estis subtekstigitaj aŭ dublitaj en plurajn lingvojn, kaj poste spektas ilin simple pro la ĝuo kaj la ebleco spekti kaj poste diskuti ilian enhavon kun homoj de aliaj landoj, kulturoj, vidmanieroj kaj gepatraj lingvoj.

TED prelegoj kun subtekstoj en Esperanto

[redakti | redakti fonton]

TED Translators tradukas TED-prelegojn en 100+ da lingvoj, interalie en Esperanto (143 prelegoj en 2024)[5] kiel ekzemple la prelego "Al Gore avertas pri la plej lastaj klimataj tendencoj"[6].

Terminologio

[redakti | redakti fonton]

Malfermita subteksto (angle: Open sub) estas aldonita rekte al la registritaj filmbildetoj (frames en ĵargono) kiuj ne povas esti forigitaj post kiam ili estis aldonitaj.

Fermita subteksto (angle: Closed Captioning) estas dise konservata, permesante al subteksto en malsama lingvo esti uzata sen ŝanĝi la videaĵon mem.

Subtitolo aŭ subteksto

[redakti | redakti fonton]

Inter esperantistoj ekzistas terminologia disputo pri tio, per kiu vorto oni nomu la temon de tiu ĉi artikolo. Multaj emas uzi la vorton "subtitolo", verŝajne precipe pro la influo de la vorto subtitle en la angla (interalie ĉar la historio de monda filmo estas proksime kunligita kun Holivudo). Tial similaj vortoj troviĝas ankaŭ en pliaj aliaj naciaj lingvoj, kaj ili ĉiuj portas la signifon de "sub-titolo". Tamen, pluraj opinias tiun ĉi kunmetaĵon malĝusta (kaj inter ili la plejmulto de la nuntempaj aktivaj esperantistaj subtekstigantoj - vidu ĉe [1]), precipe pro la malebleco nomi la montratan tekston "titolo" kaj pro la ambigueco, kiun la uzo de la vorto "subtitolo" kreas (ĉar ĝi jam havas alian, laŭ ĝia kunmetado logike dedukteblan signifon). Sama distingo ekzistas ankaŭ en pluraj naciaj lingvoj – ekzemple en la dana, kie oni uzas la vorton "undertekst" kun laŭvorta traduko kaj signifo samaj al la esperanta "sub-teksto".

En la angla lingvo, la vorto "subtitle" havas klare difinitajn du apartajn signifojn: Unue la alternativan titolon, due la tekston montratan sube de filmo. Tion provas ankaŭ la strukturo de la artikolo Subtitle en la anglalingva Vikipedio, kiu pritraktas ĉiun de la du nocioj aparte. Verŝajne pro la influo de la anglalingva vorto "subtitle" ekestis la sama ambigueco ankaŭ en esperanto kaj la du diversaj signifoj de "subtitolo" sukcesis atingi eĉ PIV-on.

Inter la esperantistoj nun ne ekzistas iu ĝenerala konsento pri la uzo de tiuj vortoj kaj oni plej ofte uzas tiun, kiu pli plaĉas al oni, aŭ, plej ofte, kiun oni aŭdis uzitan de iu alia. La risko konfuziĝi pro la ebla ambigueco de la vorto "subtitolo" tamen mem evidentiĝas de tempo al tempo, precipe kiam oni parolas pri filmoj kaj ne kapablas ekscii, ĉu la parolinto celis la alternativan nomon de la filmo aŭ la tekstojn ĝin akompanantajn sube de la ekrano dum projekciado. Ĝuste tial ekestis la klopodoj ekuzigi por la dua signifo la vorton "subteksto", ĉar tio laŭ ĝiaj apogantoj estas vorto foriganta la mallogikan derivitecon kaj la ambiguecon de "subtitolo".

Forta propagado de "subtekstismo" okazis en 2005 ekzemple dum la 61-a IJK en Zakopane, kie oni pendigis sur la filma parto de la ĉefa anonctabulo paperon klarigantan la problemon kaj instigante la kongresanojn ekuzi la vorton "subteksto" por ekdiferencigi la du diversajn nociojn. Tiel dum la kongreso multaj homoj eksciis pri la temo kaj la afiŝita papero ekigis viglan diskuton, en kiu multaj homoj esprimis siajn opiniojn pri la afero. Pluraj el inter tiuj videble esprimis sian subtenon al la vorto "subteksto" kaj komencis ĝin uzi en skriba kaj parola komunikado.

En 2007 vikipediisto Chuck Smith okazigis baloton inter la plej aktivaj esperantistaj subtekstigantoj en la dissendolisto subtitoloj@yahoogroups.com, el kiu rezultis ke la plejmultaj aktivuloj en tiu ĉi kampo preferis la vorton "subtekstoj" anstataŭ "subtitoloj".[s 1]

Subteksto aŭ subtekstoj

[redakti | redakti fonton]

Alia afero pli delikata gramatike estas la eraro uzi la vorton plurale, ankaŭ tiu devenintus de la kutimo diri "subtitoloj": ĉar la vorto "subtitoloj" estas plurala, oni aŭtomate diremas ankaŭ "subtekstoj". Fakte, se oni konsideras la vorton "teksto", oni facile rimarkas, ke estas nomo, kiu ne montras aferon facile numereblan, ĉar ĝi signifas "amaso, aro da skribitaj vortoj". La teksto de libro estas amaso da ĉiuj vortoj enhavitaj en la libro mem, do la teksto de filmo estas la tuta teksto (amaso da vortoj) en ĝi.

Se la teksto de filmo estas sinkronigita kun la frazoj diritaj de la aktoroj kaj montritaj dum la filmo, ĝi ankoraŭ estas teksto, disigita en multajn teksterojn. Ĉar tia teksto kutime estas sube de la filmo, ĝi estas "subteksto", disigita en multajn subteksterojn.

Sed tiu eraro estas tolerata ĝi vaste disvastiĝis, ĉefe pro tio ke multaj esperantistoj ne pripensis la aferon. Kompreneble, se estas almenaŭ du filmojn, ĉiu kun sia subteksto, korekte oni rajtus diri "subtekstoj".

Subtekstigiloj

[redakti | redakti fonton]

Kelkaj interretaj servoj ebligas subtekstigon de interrete disponeblaj filmoj:

  • Dotsub.com - propra datumbazo de filmoj kun ebleco subtekstigi en diversaj lingvoj
  • Overstream.net - eblo aldoni subtekston al filmoj en aliaj retejoj (ekz. YouTube)

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 藝霞年代, Taiwan docs, 2009
  2. (sh) 薛常慧 Xue Changhui
  3. (eo) Chuang Yin-hua, En Tajvano, oni festas Zamenhofan malfrue, sed ne malriĉe..., Heroldo de Esperanto, n-ro 2150, januaro 2010.
  4. (zh) 薛常慧, HSUEH Chang-Hui
  5. (en) Our languages (Niaj lingvoj), TED
  6. TED: Al Gore avertas pri la plej lastaj klimataj tendencoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]


Citaĵa eraro Etikedoj <ref> ekzistas por la grupo nomita "s", sed la responda etikedo <references group="s"/> ne estis trovita; $2