Tago de patro
Tago de patro estas festotago, festata ĉiujare en multaj landoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Al Nordaj landoj tago de patro venis el Usono. En la jaro 1949 svedaj komercistoj proponis, ke tiu estus festotago en Nordaj landoj. Tiam oni vizitas patrojn.
Sur la finna kalendaro la tago estis unuan fojon sen la decido de Helsingin yliopisto (Universitato de Helsinko) en la jaroj 1970–1972. En la jaro 1987 la universitato decidis, ke la tago estas tiel konvencia kutimo, ke ĝi povas esti sur la kalendaro kaj la tago estas ankaŭ tago, kiam oni flagas. [1]
Kutimoj
[redakti | redakti fonton]Estas kutimo, ke oni donas malgrandajn donacojn al la patro aŭ al alia ulon kiu estas kiel patro. Ofte geknaboj desegnas kaj preparas bildkartojn aŭ donacojn al siaj patroj en infanejoj kaj lernejoj, ili ankaŭ povas aĉeti ion el vendejoj.
Datoj dise en la mondo
[redakti | redakti fonton]19-a marto | Hispanio, Italio, Portugalujo |
1-a dimanĉo de junio | Svislando |
3-a dimanĉo de junio | Argentino, Bangladeŝo, Britio, Bulgario, Ĉilio, Ĉinio, Filipinoj, Francio, Grekio, Honkongo, Hindio, Irlando, Jamajko, Japanio, Kanado, Kipro, Kolombio, Kostariko, Kubo, Malajzio, Malto, Maŭricio, Meksiko, Nederlando, Pakistano, Panamo, Peruo, Puertoriko, Singapuro, Slovakio, Srilanko, Sud-Afriko, Trinidado kaj Tobago, Turkio, Usono, Venezuelo, Zimbabvo |
Ĉieliro | Germanio |
5-a junio | Danio |
23-a junio | Nikaragvo, Pollando, Ugando |
7-a julio | Vjetnamio |
3-a dimanĉo de julio | Urugvajo |
la lasta dimanĉo de julio | Domingo |
23-a Mordadin | Irano |
2-a dimanĉo de aŭgusto | Brazilo |
9-a aŭgusto | Tajvano |
1-a dimanĉo de septembro | Aŭstralio, Nov-Zelando |
2-a dimanĉo de septembro | Latvio |
2-a dimanĉo de novembro | Estonio, Finnlando, Islando, Norvegio, Svedio |
5-a decembro | Tajlando |
Rigardu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Oja, Heikki: Aikakirja 2007, s. 198. Helsinki: Helsingin yliopiston almanakkatoimisto, 2007. ISBN 952-10-3221-9. Teoksen verkkoversio Arkivigite je 2011-03-22 per la retarkivo Wayback Machine (PDF) (viitattu 23.4.2010).