Tempolinio de la Dua Mondmilito (1940)
Aspekto
Jen listo de la okazaĵoj de la Dua Mondmilito dum 1940:
Januaro
[redakti | redakti fonton]- 2-a de januaro: Rusa atako en Karelio.
- 4-a de januaro: Hermann Göring ekkontrolis la militindustrion en Germanio.
- 7-a de januaro: La generalo Semjon Timoŝenko ekkontrolis la komandon de la Ruĝa Armeo en la milito kontraŭ Finnlando.
- 8-a de januaro: Finis la Batalo ĉe Suomussalmi kie estis detruitaj du sovetaj divizoj fare de pli malgranda finna forto.
- 10-a de januaro: Germana aviadilo falas akcidente en Belgio transportanta la germanajn planojn de atakoj al Francio kiuj venas al posedo de belgoj. La Aliancanoj estas tuj informitaj.
- 12-a de januaro: La Luftwaffe atakis militajn celojn en la ĉirkaŭoj de Londono.
- 13-a de januaro: Ĝenerala mobilizado en Belgio kaj Nederlando.
- 15-a de januaro: Belgio malpermesis la pasadon tra sia teritorio de la trupoj de Aliancanoj direkte al la germana landlimo.
- 18-a de januaro: Danio, Norvegio kaj Svedio konfirmis sian neŭtralecon en la Dua Mondmilito.
- 20-a de januaro: Winston Churchill invitis la neŭtralajn landojn unuiĝi al la Aliancanoj.
- 22-a de januaro: Vatikano kondamnis la germanajn perfortojn en Pollando.
- 25-a de januaro: La nazioj establis la Lodzan geton, en Pollando.
- 26-a de januaro: Finiĝis la komerca traktato de 1911 inter Usono kaj Japanio.
- 29-a de januaro: La finnoj ricevis leteron de Moskvo, per kiu oni deklaris, ke la soveta registaro ne malakceptis la subskribon de traktato por finigi la militon.
Februaro
[redakti | redakti fonton]- 1-a de februaro: La sovetaj trupoj surprize faris ofensivon kontraŭ Finnlando en la regiono Summa.
- 2-a de februaro: Packonferenco en Belgrado de la balkaniaj ŝtatoj.
- 6-a de februaro: La Militkonsilantaro franc-brita interkonsentas por la elŝipiĝo en Narvik (Norvegio) por helpi Finnlandon, kaj samtempe, blokadi la sendon de fero el Svedio al Germanio.
- 11-a de februaro: Germanio kaj Sovetunio subskribis traktaton pri liverado de krudmaterialoj kaj industriaj produktoj.
- 14-a de februaro: Britaj oficiroj inspektas en la norvegaj marbordoj, permese de Oslo, eblajn punktojn de elŝipiĝo por siaj trupoj.
- 15-a de februaro:
- Unuiĝinta Reĝlando havigis armilojn al siaj komercaj ŝipoj veture Norde. Germanio deklaris, ke ĉiuj la britaj komercaj ŝipoj estas militaj celoj.
- Protesto en Germanio de la generalaj oficiroj de la Wehrmacht kontraŭ la konduto de la SS en Pollando.
- La rusoj rompis la Mannerheim-linion.
- 16-a de februaro: Altmark-incidento, kiam brita destrojero Cossack atakis la germanan ŝipon Altmark. Tio okazis en akvoj de neŭtrala Norvegio, kio estas ekskuzo por Hitler ke Unuiĝinta Reĝlando ne respektos la neŭtralecon de Norvegio.
- 23-a de februaro: Svedio malpermesis la pasadon de la trupoj de Aliancanoj tra sia teritorio.
- 27-a de februaro: Finna retiriĝo antaŭ la soveta antaŭeniro.
Marto
[redakti | redakti fonton]- 1-a de marto: Adolf Hitler ordonis la plenumon de la Operaco Weserübung, nome invado de Norvegio kaj Danio.
- 2-a de marto:
- En Finnlando la sovetoj konkeris Viborg.
- Germanaj aeratakoj al marbatalaj celoj en la Manika Markolo.
- 13-a de marto: Subskribo de la pactraktato rus-finna en Moskvo, pere de kiu Finnlando perdis 10% de sia teritorio.
- 18-a de marto: Intervjuo de Hitler kaj Mussolini en Brennero, norde de Italio.
- 19-a de marto: La germana bazo de Hörnum, en la insulo Sylt, estis atakita de britoj.
- 21-a de marto: Demisio de Édouard Daladier, kiu estis anstataŭita de Paul Reynaud.
- 22-a de marto: Okazis kontraŭbritaj tumultoj en Brita Hindio.
- 27-a de marto: Heinrich Himmler, estro de la SS, ordonis la konstruadon de la koncentrejo Aŭŝvico.
- 28-a de marto: Franc-brita interkonsento subskribi nek pacon nek batalpaŭzon aparte.
- 29-a de marto: Japanoj establis en Nankino ĉinan pup-registaron.
- 30-a de marto: Brita bombardado super Emden.
Aprilo
[redakti | redakti fonton]- 3-a de aprilo: Startis la Masakro de Katin kie pli ol 20 700 militprizonuloj estis mortigitaj de la sovatoj.
- 8-a de aprilo: Britoj metas la unuajn marminojn antaŭ la norvegaj marbordoj.
- 9-a de aprilo: Sen antaŭa militdeklaro, germanaj trupoj invadis Danion kaj Norvegion dum la Operaco Weserübung, kaj establis la pupan norvegan registaron de Vidkun Quisling.
- 10-a de aprilo: Unua marbatalo de Narvik inter germanoj kaj britoj.
- 12-a de aprilo: La Itala Reĝlando aneksigis Albanion.
- 13-a de aprilo: Dua marbatalo de Narvik, en kiu la britoj detruis ok germanajn destrojerojn.
- 14-a de aprilo: Brita elŝipiĝo en Narvik.
- 16-a de aprilo: Kun dana akcepto, britaj fortoj elŝipiĝis en la insuloj Ferooj, nome grava loko por kontroli la Nordan Atlantikon.
- 19-a de aprilo: Franca elŝipiĝo en Norvegion.
- 24-a de aprilo: Aliancana malvenko en Lillehammer. Josef Terboven estis nomumita komisaro de la Tria Regno por Norvegio.
- 28-a de aprilo: La Aliancanoj ekretiriĝis el kelkaj punktoj de Norvegio.
Majo
[redakti | redakti fonton]- 1-a de majo: Britoj retiriĝis ekzemple el Namsos kaj Andalsnes.
- 5-a de majo: Oni kreis en Londono la norvegan registaron en la ekzilo.
- 9-a de majo: La Granda Dukino Ĉarlota de Luksemburgio foriris al Londono antaŭ la tuja germana invado.
- 10-a de majo: Startis la Batalo de Francio.
- Germanio invadis Belgion, Nederlandon kaj Luksemburgion pere de 141 divizioj, 2 aerflotoj kun totalo de ĉirkaŭ 4 020 aviadiloj kaj korpuso de kirasveturiloj. Franc-britaj trupoj eniris en Belgion.
- Unuiĝinta Reĝlando invadis Islandon.
- Demisio de Neville Chamberlain, Winston Churchill estis nomumita Ĉefministro.
- Ĝenerala movilizo en Svisio.
- 11-a de majo:
- Germanio faris aeratakojn kaj sendis trupojn pere de paraŝutoj super Belgion. Falo de la Fuortaro Eben-Emael.
- La brita aviadilaro bombardis kelkajn germanajn urbojn de la regiono Mönchengladbach.
- Britaj kaj francaj trupoj okupaciis la nederlandajn koloniojn en Azio.
- 13-a de majo:
- 14-a de majo:
- La germanoj rompis la francan fronton en Sedano.
- Bombardado de Roterdamo okazigis 814 mortojn.
- 15-a de majo:
- Kapitulaco de Nederlando.
- Oni konstituis en Londono la nederlandan registaron en la ekzilo kiu plutenis la kontrolon sur la transmaraj kolonioj.
- La RAF bombardis industriajn areojn de Ruhr iom malsukcese.
- 16-a de majo:
- La germanoj okupaciis totale Flandrion kaj bombardadis strategie la sudon de Anglio.
- Franklin D. Roosevelt petis al la Usona Kongreso 50 000 aviadilojn jare.
- 17-a de majo:
- 18-a de majo:
- La germanoj trapasis la riveron Sambro kaj alvenis al Amiens.
- La germanoj konkeris Antverpenon kaj la belga armeo kapitulacis.
- La britoj bombardadis la naftindustriajn instalaĵojn de Misburgo, Hanovero.
- Nova registaro Reynaud, kun Pétain, Édouard Daladier kaj Mandel.
- 20-a de majo:
- La germanoj alvenis al la rivero Somme kaj tiel disdudividis la aliancanjn armeojn.
- Ekfunkciis la koncentrejo Aŭŝvico sub estreco de Rudolf Hoss.
- La panzeroj de Rommel estas la unuaj kiuj alvenis al la Manika Markolo.
- 21-a de majo:
- Hitler menciis por la unua fojo sian planon por ataki Brition.
- La Aliancanoj klopodis senesperan atakon por ke la germanaj trupoj ne alvenu al la Manika Markolo kaj ĉirkaŭu ilin.
- 22-a de majo:
- 23-a de majo:
- Falo de Boulogne-sur-Mer.
- En Unuiĝinta Reĝlando estis arestitaj simpatiantoj de nazioj.
- 24-a de majo: Germana eniro en la areo de la rivero Liso.
- 25-a de majo: La germanoj konkeris Lille.
- 26-a de majo:
- 28-a de majo:
- La reĝo Leopoldo de Belgio ordonis la kapitulacon de sia armeo kaj li mem kapitulacis al la germanoj.
- Konkero de Narvik fare de norvegoj, britoj kaj francoj.
- 29-a de majo: Oni kompletigis la sieĝon de Dunkirko.
- 30-a de majo: Abbeville estis konkerita de la germanoj post 10 tagoj de sieĝo.
Junio
[redakti | redakti fonton]- 3-a de junio: La germanoj bombardadis Parizon.
- 4-a de junio:
- La germanoj konkeris Dunkirkon. Meze de germanaj aeratakoj, la Aliancanoj finigis la evakuon de Dunkirko. 378 000 homoj sukcesis alveni al Anglio, sed ili perdis la militmaterialon.
- Munkeno kaj Frankfurto ĉe Majno estis bombarditaj malsukcese fare de la franca aviadilaro.
- 5-a de junio:
- La Luftwaffe bombardadis la anglan militbazon de Mildenhall, Suffolk.
- La germanoj atakis la areon de la riveroj Somme kaj Aisne.
- Charles De Gaulle estis nomumita Subsekretario de Ŝtato por la Defendo.
- 6-a de junio: Nova bombardado de la Luftwaffe sur Mildenhall.
- 7-a de junio:
- La reĝo Haakon de Norvegio ekziliĝis al Londono.
- La germana armeo plue antaŭeniris en Francion kaj okupaciis Montdidier, Forges-les-Eaux, Amiens kaj Noyon.
- La britoj bombardadis Berlinon por la unua fojo.
- 8-a de junio: En la tria batalo de Narvik Unuiĝinta Reĝlando perdis 1 515 soldatojn.
- 9-a de junio:
- La reĝo Haakon de Norvegio dekretis la kapitulacon de Norvegio al la germanoj.
- La germanoj konkeris Ruenon.
- 10-a de junio:
- Oni malfermis la fronton de Mediteraneo pere de la Bataloj en Mediteraneo, kaj la Nord-Afrika kampanjo.
- Italio deklaris militon al Unuiĝinta Reĝlando kaj al Francio.
- Italio invadis la sudon de Francio tra la Alpoj, sed la atako estis rapide bremsita de la Aliancanoj.
- 11-a de junio:
- Unua itala aeratako al la insulo, tiam brita, Malto kiu daŭris kelkajn horojn.
- La britoj bombardadis Hanovron kaj la industriajn zonojn de Milano kaj Torino.
- Reims falis antaŭ la germana armeo. La franca registaro retiriĝis al Tours.
- Konferenco Churchill-Reynaud-Weygand.
- Kanado deklaris la militon al Italio.
- La britaj trupoj en Nordafriko atakis la italojn en Libio.
- 12-a de junio:
- 13-a de junio:
- 14-a de junio:
- Hispanio okupis la internacian havenurbon Tanĝero cele al reteno de la neŭtraleco en la Internacia Zono de Tanĝero.
- La germanoj eniris en Parizon. La franca registaro instaliĝis en Bordozo.
- Litovio ricevis sovetan ultimaton por la akcepto de la proponita traktato.
- Francaj ŝipoj bombardadis la industrian zonon de Ĝenovo, Vado kaj la siderurgion de Savona.
- La italoj atakis en Kenjo kaj konkeris la landliman urbon Moyale.
- 15-a de junio:
- Estis bombarditaj kaj detruitaj la pontoj super la rivero Luaro fare de la nazia aviadilaro.
- Demisiis Reynaud. Formado de la ministraro de Pétain.
- La germanoj okupis Verdunon kaj trapasis la Maginot-linion ĉe Colmar.
- La RAF bombardadis Ĝenovon.
- Sovetunio invadis Litovion kaj sendis ultimaton kaj al Latvio kaj al Estonio (Okupacio de baltaj ŝtatoj).
- 16-a de junio:
- 17-a de junio:
- 18-a de junio:
- La germanoj okupis Breston, Caen, Rennes, Nevers, Le Mans kaj Ĉerburgon. La militŝipoj kiuj povis eliris al la afrikaj bazoj por eviti falon en manoj de germanoj.
- Unua alvoko de la generalo De Gaulle al francoj: naskiĝis la Rezistado kaj la Franca Registaro en la ekzilo kontraŭ la reĝimo de Vichy.
- Kunsido Hitler-Mussolini en Munkeno por studi la terminojn de la batalĉeso petita de Francio. Mussolini postulis troajn kondiĉojn (okupacio de Suda Francio, Tunizio, Franca Mandato de Libano kaj Franca Somalio), kion Hitler ne aprobis.
- La britoj bombardadis Bremenon kaj Hamburgon.
- La germanoj bombardadis en Unuiĝinta Reĝlando la aerodromojn de Yorkshire, Lincolnshire kaj Norfolk.
- 19-a de junio:
- 20-a de junio: La germanoj eniris en Lyon. La Luftwaffe bombardadis Bordozon kaj Poitiers.
- 21-a de junio:
- La francoj haltigis la italan ofensivon de la Riviera en Menton.
- Hitler ricevis en Rethondes la francajn delegitojn.
- Startis la evakuadon de la Koncentrejo de Gurso en sudokcidenta Francio, kie estis enkarcerigitaj judoj, ciganoj kaj granda kvanto de hispanaj ekzilitoj.
- 22-a de junio:
- Subskribo de la batalĉeso inter Francio kaj Germanio, precize en la sama vagono en el kiu estis subskribita la batalĉeso en la Unua Mondmilito. Per tio startis la Okupacio de Francio.
- Pierre Laval, de faŝisma ideologio eniris en la franca registaro.
- Nova registaro en Japanio. La generalo Hideki Tojo iĝis milit-ministro kaj Macuoka Ĝosuke ministro de Eksterlandaj Aferoj.
- 24-a de junio:
- 25-a de junio:
- Ekvalidiĝis la batalĉesoj. La germanoj estis kaptintaj 1 900 000 francajn soldatojn. Haltis en Eŭropo surteraj bataloj.
- Oni finevakuis la aliancanajn trupojn kiuj estis en Ĉerburgo, Saint-Malo, Bresto, Saint Nazaire kaj en La Pallice en la haveno de La Rochelle. Entute oni sukcesis evakui 215 000 militistojn.
- 26-a de junio:
- 27-a de junio:
- Unuiĝinta Reĝlando dekretis la marblokadon el la Norda Kabo ĝis la landlimo kun Hispanio.
- La germanaj trupoj alvenis al la landlimo kun Hispanio en Hendajo.
- 28-a de junio:
- Unuiĝinta Reĝlando agnoskis la generalon De Gaulle kiel estro de la Liberfrancaj Fortoj.
- La germana generalo Alexander von Falkenhausen estis nomumita milit-komandanto de la okcidentaj okupitaj zonoj.
- Sovetunio okupis la regionojn de Besarabio kaj Norda Bukovino transdontiajn de Rumanio, kiu estis premita de Germanio por ke ĝi akceptu la sovetajn postulojn.
- Italo Balbo, itala guberniestro de Libio, mortis pro la faligo de sia aviadilo.
- 30-a de junio:
- La germanoj okupaciis la Manikinsulojn, nome brita posedo.
- Hitler aprobis la Planon Madagaskaro de Eichmann por la forportado de la judoj al la insulo Madagaskaro.
Julio
[redakti | redakti fonton]- 1-a de julio:
- Brita bombardado super la germana bazo de Kiel.
- La franca registaro instaliĝis en Vichy.
- La Hungara reĝlando dekretis ĝeneralan movilizon.
- 2-a de julio: Brita bombardado super Hamm, grava fervoja centro.
- 3-a de julio: Batalo en Marsalkibir en Franca Alĝerio, en kiu la brita floto detruis tiun de la Francio de Vichy.
- 4-a de julio:
- La registaro de Pétain rompis diplomatajn rilatojn kun Unuiĝinta Reĝlando.
- La italoj bombardadis Malton kaj Aleksandrion.
- 5-a de julio:
- Forta bombardado de Dover fare de la Luftwaffe.
- La aviadilaro franca atakis Ĝibraltaron.
- Franklin D. Roosevelt malpermesis la sendadon al Japanio, de kemiaj produktoj, strategiaj mineraloj, avi-motoroj kaj riparpecoj sen speciala permesilo.
- 6-a de julio: La germanoj bombardadis Falmouth kaj Plymouth.
- 7-a de julio:
- 8-a de julio: Britoj atakis la francan ŝiparon en Dakaro.
- 9-a de julio:
- Angl-itala luktado en la Batalo de Kalabrio, antaŭ Punta Stilo.
- Estis atakitaj la aviadilaj fabrikoj de Norwich, la haveno de Cardiff kaj Cardiganshire.
- 10-a de julio:
- La Asembleo de Vichy donas plenan povon al Pétain: tiel naskiĝis la kunlaborema Francio.
- Unua amasatako de la Luftwaffe kontraŭ militaj celoj en la sudo de Unuiĝinta Reĝlando, Swansea kaj Falmouth, kaj la konvojoj de la Kanalo; sur Folkestone okazis la unuaj aerbataloj. Startis tiel la Batalo de Anglio.
- Kunsido de Hitler kaj la hungara prezidento Pál Teleki en Munkeno. La germana kanceliero peris inter la Hungara reĝlando kaj la Reĝlando de Rumanio en ilia disputo por la regiono Transilvanio.
- La Usona Kongreso aprobis pliigon de sia mararmeo en Pacifiko.
- 11-a de julio:
- Philippe Pétain estis nomumita estro de la Franca Ŝtato.
- Bombardadoj fare de germanoj super Wight, Dover kaj Portsmouth.
- 12-a de julio:
- Pierre Laval estis nomumita vicprezidanto de la Konsilantaro de la Francio de Vichy.
- Bombardadoj fare de germanoj super Aberdeen kaj Cardiff.
- 14-a de julio: La italoj atakis en la landlimo de la Angl-Egipta Sudano kaj koneris Kassala, grava centro de komunikoj fervojaj.
- 16-a de julio: Hitler ordonis prepari la invadon de Unuiĝinta Reĝlando (Operaco Marleono).
- 17-a de julio: En Angl-Egipta Sudano, la italoj konkeris la landlimajn urbojn Kurmuk kaj Gallabat.
- 18-a de julio:
- Nov-Kaledonio aliĝis al la Libera Francio de De Gaulle.
- La ŝoseo de Birmo estis fermita por tri monatoj fare de la britoj pro la premoj fare de Japanio.
- 19-a de julio: Hitler alvokis al paco kun britoj, kio estos malakceptita la 22an.
- 22-a de julio:
- Nov-Hebridoj aliĝis al la Libera Francio de De Gaulle.
- La nova japana ministraro de Fumimaro Konoe kliniĝis al intensigo de rilatoj kun la Itala Reĝlando kaj Germanio cele al estonta militanco inter la tri landoj.
- 23-a de julio: Establiĝis en Londono la Ĉeĥoslovaka provizora registaro sub la prezidanteco de Edvard Beneš.
- 24-a de julio: La unua germana klopodo atakinvadi al Unuiĝinta Reĝlando pere de aviadiloj kaj torpedoboatoj estis malsukcesa.
- 25-a de julio: Bombardadoj fare de italoj super la britaj bazoj de Aleksandrio en Egipta Reĝlando kaj Haifa en Palestino.
- 26-a de julio: Eburbordo aliĝis al la Libera Francio de De Gaulle.
- 27-a de julio: La aviadiloj de la RAF ekatakis sisteme germanajn celojn.
- 29-a de julio: La Reĝlando de Rumanio aliĝis al la Akso.
Aŭgusto
[redakti | redakti fonton]- 1-a de aŭgusto: Bombardadoj fare de germanoj super Norwich.
- 2-a de aŭgusto:
- La Registaro de Vichy juĝis la forestantan generalon Charles de Gaulle en Clermont-Ferrand kaj kondamnis lin al mortopuno.
- Bombardadoj fare de germanoj super Essex kaj Yorkshire.
- Francoj partianoj de la generalo De Gaulle, estritaj de Félix Éboué ribeliĝis kontraŭ la povo de Vichy en Ekvatora Franca Afriko.
- La RAF bombardadis la havenon de Napolo.
- 3-a de aŭgusto:
- Bombardadoj fare de germanoj super Liverpool kaj la sudo de Kimrio.
- Estonio kaj Litovio iĝis Respublikoj de Sovetunio.
- 4-a de aŭgusto: La italoj invadis la Britan Somalion.
- 5-a de aŭgusto: La germanoj metas minojn ĉe la sudangla marbordo.
- 6-a de aŭgusto: Latvio iĝis Respubliko de Sovetunio.
- 7-a de aŭgusto:
- Charles De Gaulle subskribis interkonsenton kun la brita registaro pri la organizado de la Armitaj Fortoj de la Libera Francio.
- Aneksigo de Alzaco kaj Loreno.
- 8-a de aŭgusto: Bombardadoj fare de germanoj trifoje super Londono, kiu suferis grandajn perdojn en la komenco de la nomita Operaco Aglotago.
- 12-a de aŭgusto:
- Londono estis denove atakita.
- Bombardado de la RAF super la kanalo de la rivero Emso.
- En Brita Somalio la italoj atakis la lastajn britajn defendojn.
- 13-a de aŭgusto: La germanaj artilerio kaj aviadilaro atakis la anglan marbordon de la Manika Markolo.
- 15-a de aŭgusto:
- Bombardadoj fare de germanoj super la ĉirkaŭaj kvartaloj de Londono.
- En la Brita Somalio, la britoj ekevakuis tramare.
- 16-a de aŭgusto: Novaj malsukcesaj atakoj al strategiaj lokoj en Londono.
- 18-a de aŭgusto: Hitler dekretis totalan blokadon de Unuiĝinta Reĝlando. Ĉiu komerca ŝipo alproksimiĝanta al la Brita Insularo estu celo de la germanaj submarŝipoj kaj ŝipoj sendepende de ties ŝtataneco.
- 20-a de aŭgusto: La italoj okupis Berbera. Italio finokupis la teritorion de la Brita Somalio.
- 21-a de aŭgusto: En Ĉinio, la britoj retiris siajn trupojn de Ŝanhajo.
- 24-a de aŭgusto: Komenco de la Blitz: por la unua foje el 1918 estis atakitaj loĝejaj zonoj de Londono. Germanio pardonpetis al Unuiĝinta Reĝlando, sed ne estis respondo.
- 25-a de aŭgusto: La RAF bombardadis Berlinon, kiel reprezalio de la atako de la antaŭa tago sur Unuiĝinta Reĝlando. Londono, Dover kaj Manston siavice estis atakitaj de la Luftwaffe.
- 26-a de aŭgusto:
- Ĉadio kiu estis insurekciinta kontraŭ la Francio de Vichy, oficiale aliĝis al De Gaulle.
- La Francio de Vichy Kreis la Legion de Batalantoj.
- 27-a de aŭgusto: En Franca Kameruno la partianoj de De Gaulle, Leclerc kaj Boislambert, okupis Jaundon kaj enpoviĝis.
- 28-a de aŭgusto:
- Startis la amasaj noktaj bombardadoj kontraŭ britaj urboj; estis atakitaj Londono, Manĉestero, Liverpool, Birmingham, Sheffield, Derby kaj Coventry.
- La italoj bombardadis Ĝibraltaron.
- Berlino estis denove bombardita de la britoj.
- En Brazzaville, ĉefurbo de la Ekvatora Franca Afriko, la degaŭlista komandanto Delange enpoviĝis.
- 29-a de aŭgusto:
- Ekvatora Franca Afriko, Franca Polinezio kaj la francaj teritorioj de Hindio aliĝis al la Libera Francio de De Gaulle.
- 130 germanaj aviadiloj bombardadis super Liverpool.
- La itala aviadilaro bombardadis Malton.
- Sudafrika aviadilaro bombardadis italajn celojn en Itala Somalio.
- 30-a de aŭgusto:
- Berlino estis denove bombardita fare de la RAF. Kiel reprezalio, 800 germanaj aviadiloj atakis Londonon kaj Liverpool.
- Dua Viena Arbitracio: La Reĝlando Rumanio transdonis nordan Transilvanion al la Reĝlando Hungario.
- 31-a de aŭgusto: 1.000 germanaj aviadiloj faris kvin atakojn super Londono. Ili atakis ankaŭ Liverpool, Manĉesteron, Bristol, Durham, Gloucester, Portsmouth kaj Worcester.
Septembro
[redakti | redakti fonton]- 1-a de septembro: Germana bombardado sur Sheffield, Hull, Grimsby, Burton upon Trent kaj Liverpool.
- 2-a de septembro:
- Noktaj atakoj kontraŭ Birmingham kaj Liverpool.
- Franca Polinezio, el sia ĉefurbo Papeete, anoncis sian aliĝon al Libera Francio.
- 3-a de septembro:
- 4-a de septembro:
- Hitler anoncis la totalan detruon de Londono kiel reago al la britaj bombardadoj super Berlino.
- La Luftwaffe bombardadis Tilbury, Gravesend, Liverpool, Newcastle upon Tyne, Manĉestero-n, kaj Nottingham.
- Alvenis italaj submarŝipoj al Bordozo por partopreni en la Batalo de Atlantiko.
- La britoj bombardadis la italajn aerodromojn de Rodoso.
- 5-a de septembro: Germanaj bombardadoj centriĝis en Londono, Liverpool kaj Manĉestero.
- 6-a de septembro:
- Karolo la 2-a de Rumanio abdikis en la princo Mikaelo premita de la pro-germana ĉefministro, Ion Antonescu.
- Oni dekretis la alarmon en Unuiĝinta Reĝlando pro ebla germana invado, pro bombardado kaj koncentrigo de elŝipigaj boatoj en la francaj havenoj de la Manika Markolo.
- Berlino estis bombardita dum du horoj fare de la RAF.
- 7-a de septembro:
- 8-a de septembro:
- 207 germanaj aviadiloj bombardadis Londonon okazigante 412 mortojn kaj 747 vunditojn.
- La RAF atakis la invadŝiparon en la francaj havenoj sukcese.
- 9-a de septembro:
- En la ĉiutaga atako sur Londono estis bombardita la konstruaĵo de la Brita Parlamento.
- La italoj bombardadis la britajn posedojn en la libi-egipta landlimo preparante estontan surteran ofensivon.
- La francaj setlejoj en Hindio anoncis el Pondiĉero sian aliĝon al la Libera Francio.
- 10-a de septembro:
- La germanoj prokrastis la invadon de Anglio ĉar la RAF ne estis detruita. Nokte Liverpool kaj Londono estis bombarditaj, kaj estis tuŝita la palaco Buckingham.
- La britoj bombardadis Berlinon.
- 14-a de septembro:
- Ofensivo de la italaj trupoj el Itala Libio al la Egipta Reĝlando.
- En la Reĝlando de Rumanio, eniris en la registaro membroj de la Fera Gvardio, de faŝisma karaktero, kiu estis proklamita unusola partio.
- 15-a de septembro:
- 2.500 germanaj kaj italaj aviadiloj bombardadis Londonon, Manĉesteron, Liverpulon, Cardiff kaj Southampton.
- La RAF bombardadis la francajn havenojn de la Manika Kanalo.
- La germanoj bombardadis la aerodromojn de Malto.
- Japana ultimatumo al Francio postulanta la transdonon de militbazoj en la Franca Hindoĉinio.
- 16-a de septembro:
- 17-a de septembro:
- La germanoj atakis Londonon, Liverpulon kaj Glasgovon.
- La britoj bombardadis la libian havenon de Bengasi.
- Prokrasto de la Operaco Otaria.
- 18-a de septembro: La batalo de Anglio malintensiĝis, sed ankoraŭ estis atakitaj Londono, Southampton kaj Liverpool.
- 19-a de septembro: La RAF atakis la havenojn de la Manika Markolo kaj Bengasi, en Libio, dum Londono suferis dektrian tagon sinsekve de bombardado.
- 20-a de septembro: Nova bombardado dumnokta sur Londono.
- 21-a de septembro: La Luftwaffe atakis Londonon kaj Liverpulon.
- 22-a de septembro:
- Franc-japana interkonsento regule al japana elŝipiĝo de trupoj en Franca Hindoĉinio.
- Pluis la atakoj sur Londono.
- 23-a de septembro:
- La brita aviadilaro bombardadis Berlinon dum la germana Londonon.
- Finnlando permesis la pason de germanaj trupoj al Norvegio.
- Japana atako en Hindoĉinio antaŭ la nenifaro de Vichy. Startis la japana okupacio de Hindoĉinio.
- 24-a de septembro: La franca aviadilaro bombardadis Ĝibraltaron kiel reprezalio pro la brita atako al Dakaro.
- 25-a de septembro:
- Nova franca bombardado sur Ĝibraltaro.
- Germanaj bombardadoj de Londono, Bristolo kaj Plymouth.
- En Norvegio, Vidkun Quisling estis registarestro.
- Usono malpermesis la eksportadon de metalrubo al Japanio kaj limigis siajn sendojn de nafto.
- 26-a de septembro: Japana elŝipiĝo en Tonkino.
- 27-a de septembro: Triparta Interkonsento subskribita de Germanio, Japanio kaj Italio, konata ankaŭ kiel la Akso Romo-Berlino-Tokio.
- 28-a de septembro: Ekalvenis al Unuiĝinta Reĝlando la destrojeroj havigitaj de Usono.
- 30-a de septembro: Dumnokta bombardado de Londono, Liverpulo kaj Bristolo.
Oktobro
[redakti | redakti fonton]- 1-a de oktobro:
- Finnlando havigis minejajn instalaĵojn al Germanio kontraŭ liverado de milita materialo.
- La germanoj bombardadis Londonon, Manĉesteron, Liverpulon, Southampton kaj Portsmouth.
- 2-a de oktobro: Alvenis al Unuiĝinta Reĝlando la unuaj trupoj de Novzelando.
- 4-a de oktobro: Hitler kaj Mussolini kunsidis en Brennero.
- 7-a de oktobro: Germanaj trupoj eniris en Rumanion.
- 8-a de oktobro:
- 9-a de oktobro: La germanoj bombardadis Liverpulon. Meze de la bombardado naskiĝis la estonta estro de The Beatles, John Lennon.
- 10-a de oktobro:
- La brita Reĝa mararmeo bombardadis Ĉerburgon.
- Bombardado dum nokto de Londono, Manĉestero kaj de kelkaj flughavenoj.
- 12-a de oktobro:
- 15-a de oktobro:
- Germana bombardado al Londono kaj Birmingham.
- Mussolini organizis la atakon al Grekio.
- 16-a de oktobro:
- Varsovia geto: La Germana Ĝenerala Guberniestro por Pollando, Hans Frank stablis la plej grandan geton de Eŭropo.
- 18-a de oktobro: La britoj remalfermis la ŝoseon de Birmo. La ĉinoj, en sia luktado kontraŭ la japanoj, rericevis liverojn tra tiu grava vojo.
- 19-a de oktobro: Fortaj perdoj en Atlantiko pro atakoj de submarŝipoj: en la tri lastaj tagoj la britoj perdis 32 ŝipojn.
- 21-a de oktobro: Nokta bombardado de Londono, Liverpulo, Coventry kaj Birmingham.
- 23-a de oktobro: Kunsido en Hendajo inter Hitler kaj Francisco Franco.
- 24-a de oktobro: Hitler kunsidis kun Pétain en Montoire-sur-le-Loir.
- 25-a de oktobro: Nokta bombardado de Londono en kiu partoprenis kelkaj aviadiloj de la itala aerarmeo.
- 26-a de oktobro: La germanoj ekprepariĝas por kampanjo kontraŭ Sovetunio.
- 27-a de oktobro: Mussolini informis perletere al Hitler pri sia intenco ataki Grekion.
- 28-a de oktobro:
- Kunsido de Hitler kun Mussolini en Florenco.
- Mussolini sendis ultimaton al la greka diktatoro Ioannis Metaxas per kiu li postulis la okupon de strategiaj grekaj bazoj. Antaŭ la greka malakcepto, Italio invadis Grekion. "Tago de Ne" en Grekio.
- Pierre Laval estis nomumita ministro de Eksterlandaj Aferoj de la Registaro de Vichy.
- 29-a de oktobro:
- 30-a de oktobro: Pétain anoncis politikon de kunlaboremo kun Germanio.
Novembro
[redakti | redakti fonton]- 1-a de novembro:
- 2-a de novembro: Dum sia kampanjo por reelekto, la usona prezidento Franklin D. Roosevelt proponis helpon al ĉiuj landoj por haltigi la Akson.
- 3-a de novembro:
- 5-a de novembro:
- Reelekto de Franklin D. Roosevelt.
- La RAF bombardadis la italajn urbojn Brindisi kaj Lecce.
- 7-a de novembro: La britoj bombardadis Valona.
- 9-a de novembro:
- 10-a de novembro:
- Post la batalo de Gabono (kiu startis la 8an), la degaŭlismaj generaloj Leclerk kaj Koenig konkeri Libreville, ĉefurbo de Gabono, pro kio la tuta Ekvatora Franca Afriko venas al sia flanko.
- La RAF bombardadis Dancigon kaj Dresdenon.
- 11-a de novembro:
- La britoj provis sukcese la RADAR de 10 cm por detekti submarŝipojn. Ties granda avantaĝo estas ĝia malgrando, kio ebligos ties instaladon sur aviadiloj.
- La britoj bombardadis Taranton, kaj la itala mararmeo suferis fortan frapon.
- 12-a de novembro:
- Kunsido de Hitler kun Molotov, soveta ministro de Eksterlandaj Aferoj, en Berlino.
- La germanoj planis la Operacon Felix, por la konkero de Ĝibraltaro.
- 13-a de novembro: La italoj retiriĝis ĝis la marbordo de Albanio.
- 14-a de novembro: Aeratakoj sur Coventry, kio okazigis 568 mortojn kaj la destruon de granda parto de la urbo.
- 15-a de novembro:
- La germanoj izoligis la kvartalon de la geto de Varsovio. Tie restis malliberigitaj pli ol 350 000 personoj.
- La greka armeo rompis la italan fronton.
- En Montrealo la Granda Dukino de Luksemburgio nome Ĉarlota formis sian registaron en la ekzilo.
- 16-a de novembro:
- La britoj kreis specialan unuon de aviadiloj ekipitaj per fotiloj cele al rekognosko.
- La britoj bombardadis Hamburgon.
- Brita elŝipiĝo en Pireo.
- 18-a de novembro: Hitler decidis interveni en Grekio pro la itala malsukceso.
- 19-a de novembro: La germanoj bombardadis Birmingham per pli ol 700 aviadiloj.
- 20-a de novembro:
- Hungario aliĝis al la Akso Romo-Berlino-Tokio.
- La angla urbo Birmingham estis bombardita dum 10 horoj.
- 21-a de novembro: La grekaj fortoj konkeris Korçë en Albanio, kaj faris 2 000 prizonulojn italajn.
- 23-a de novembro:
- Rumanio aliĝis al la Akso Romo-Berlino-Tokio.
- Forta bombardado sur Southampton.
- 24-a de novembro:
- Slovakio aliĝis al la Akso Romo-Berlino-Tokio.
- Bristolo estis bombardita de granda nombro de germanaj aviadiloj.
- 25-a de novembro:
- La britoj komencis en Mediteraneo grandan operacon de ŝiparmeo, el Ĝibraltaro, kombine kun tiu de Aleksandrio, por liveri al Malto.
- Proteste pro la forpelo de la judaj profesoroj okazis striko de la Universitato de Lejdeno, de la Teknika universitato Delft kaj de aliaj nederlandaj altlernejoj.
- 26-a de novembro:
- Pro la okazintaĵoj en Albanio, Mussolini decidis reorganizi la estraron de sia armeo.
- En Nederlando etendiĝis la striko de studentoj.
- La RAF bombardadis Kolonjon.
- 27-a de novembro: Batalo de Kabo Teulada inter la brita kaj itala ŝiparoj, kie neniu venkis.
- 30-a de novembro: en Nankino la ĉina frakcio estrita de Ŭang Ĝingŭei subskribis pactraktaton kun la japanoj. Oni kreis la pupan reĝimon de la Naciisma Registaro de Nankino.
Decembro
[redakti | redakti fonton]- 1-a de decembro: Italio plifortigis la sistemon de porciumado de manĝaĵoj.
- 3-a de decembro:
- La grekoj konkeris Sarandë.
- La italoj atakis la bazon de Suda, en Kreto.
- 5-a de decembro: Unuiĝinta Reĝlando kaj la Francio de Vichy alvenis al sekreta interkonsento per kiu la francoj akceptis restigi neŭtralaj la koloniojn sub ties kontrolo.
- 6-a de decembro: Tajlando kaj Japanio subskribis amikecan interkonsenton.
- 7-a de decembro: Düsseldorf estis bombardita de la RAF.
- 9-a de decembro: Startis en Egiptio la ofensivo estrita de Archibald Wavell (Operaco Compass).
- 10-a de decembro: Pro germana premo la Reĝlando Hungario kaj la Regno Jugoslavio subskribis pactraktaton porĉiaman kaj senfinan amikecon.
- 11-a de decembro:
- La germana urbo Mannheim estis bombardita de la RAF.
- Birmingham estis forte atakita.
- La britaj trupoj rekonkeris Sidi Barrani, Egiptio, kaj faris 20 000 prizonulojn.
- 12-a de decembro:
- 13-a de decembro:
- Elpostenigo de Pierre Laval, ĝistiama vicprezidanto de la franca registaro; estis arestita pro ordono de Petain kaj elpostenigita el ĉiuj siaj postenoj pro troa pretemo kunlabori kun Germanio. Li estis anstataŭita de Pierre-Étienne Flandin.
- Hitler startigis la Operacon Marita, nome la intervenon en Grekion, por tio ĝi deplojis 24 diviziojn en la teritoriojn de la Reĝlando Hungario kaj de la Reĝlando de Rumanio direkte al Balkanio.
- La RAF bombardadis la havenon de Napolo.
- 15-a de decembro: Bombardado de la RAF sur Berlino.
- 17-a de decembro: La RAF bombardadis la marbazon italan en Rodoso.
- 18-a de decembro: Sekreta memorando de Hitler pri la invado al Sovetunio (Operaco Barbaroso).
- 20-a de decembro: La italoj estis elpelitaj de la egipta teritorio.
- 21-a de decembro: La RAF bombardadis Berlinon kaj kelkajn bazon de ĉasaviadiloj en Francio.
- 25-a de decembro: Oni suspendis la bombardadojn de la urboj pro la kristnaska dato.
- 29-a de decembro:
- Forta bombardado de Londono: incendio de la City (Londono).