The world ends with you
The World Ends with You (La mondo finiĝas je vi, konata en Japanio kiel It's a Wonderful World - すばらしきこのせかい, Subarashiki Kono Sekai. Mirinda Mondo) estas agado-rilata videoludo disvolvita de Square Enix kaj Jupiter por la Nintendo DS. Ĝi estis lanĉita en Japanio en julio 2007, kaj poste en Nordameriko kaj Eŭropo en aprilo 2008. La disvolviĝo de la ludo estis inspirita de elementoj de la antaŭa ludo de Jupiter, Kingdom Hearts: Chain of Memories.
La ludo okazas en la moderna aĉetodistrikto Ŝibuja en Tokio, kie Neku Sakuraba kaj liaj aliancanoj estas devigitaj partopreni en ludo kiu decidos ilian sorton. La bataladsistemo utiligas multajn unikajn funkciojn de la Nintendo DS, inkluzive de bataloj sur ambaŭ ekranoj kaj atakoj kiuj estas faritaj per movoj sur la tuŝekrano aŭ kriante en la mikrofono. Krome, elementoj de la japana junulara kulturo, kiel modo, manĝaĵo, kaj poŝtelefonoj, ludas gravan rolon en la misioj kaj progresado de la roluloj.
The World Ends with You ricevis grandajn laŭdojn pro siaj grafikoj, muzikaro, kaj la maniero en kiu la ludmekanikoj estis integrigitaj en la medio de Ŝibuja. Tamen, kelkaj kritikoj estis direktitaj al la malfacileco kompreni la bataladsistemon kaj la foje neprecizaj kontroloj de la tuŝekrano. En la unua semajno de sia lanĉo, la ludo estis la dua plej vendata titolo por la Nintendo DS en Japanio, kaj la plej vendata en Nordameriko.
Poste, plibonigita versio nomata The World Ends with You: Solo Remix estis publikigita por iOS-aparatoj en 2012, kaj poste por Android en 2014. En 2018, alia versio, The World Ends with You: Final Remix, estis lanĉita por la Nintendo Switch, enhavante novajn funkciojn kiel subteno por la Joy-Con-regiloj kaj novan scenaron.
Ankaŭ estis farita animea adaptado fare de Square Enix, DOMERICA, kaj Shin-Ei Animation, kiu estis elsendita de aprilo ĝis junio 2021. Sekvan ludon, NEO: The World Ends with You estis publikigita tutmonde en julio 2021 por la Nintendo Switch kaj PlayStation 4, kaj poste por Windows en septembro 2021.