Tom McCall
Etoso
Tom McCall | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de marto 1913 en Scituate |
Morto | 8-an de januaro 1983 (69-jaraĝa) en Portlando |
Mortokialo | Prostata kancero |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato de Oregono mezlernejo Redmond |
Familio | |
Patro | Henry McCall |
Patrino | Dorothy Lawson McCall |
Edz(in)o | Audrey McCall |
Okupo | |
Okupo | politikisto ĵurnalisto |
Tom McCall, naskonome Thomas Lawson McCall (n. la 22-an de marto 1913, m. la 8-an de januaro 1983), estis usona ŝtatisto, politikisto kaj ĵurnalisto en la usona subŝtato Oregono. Li funkciis kiel la trideka guberniestro de Oregono ekde 1967 ĝis 1975.
Tom McCall estis progresema membro de la Respublikana Partio de Usono, kaj estis konata kiel fervora ekologiisto kaj defendanto de daŭripova evoluo. Interalie, li ankaŭ estis la Alta Protektanto[1] de la 57-a Universala Kongreso de Esperanto de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto 1972 en Portlando, Usono sub la temo "Monda turismo kaj lingva diverseco".