Turingio
Turingio | |||||
---|---|---|---|---|---|
germane Thüringen | |||||
Federacia lando | |||||
Nacia parko Hainich en Turingio | |||||
flago | blazono | ||||
federacia lando [+] | |||||
| |||||
Oficiala nomo: Freistaat Thüringen | |||||
Kromnomo: Verda koro de Germanujo | |||||
Lando | Germanio | ||||
Federacia lando | Turingio | ||||
Historiaj regionoj | Germana Imperiestra Regno, Germana Regno, Tria regno, GDR | ||||
Montaro | Turingia Arbaro | ||||
Najbaras kun | 5 - Hesio Germanio - Malsupra Saksio Germanio - Saksio-Anhalto Germanio - Saksio Germanio - Bavario Germanio |
||||
Riveroj | 5 |
||||
Situo | Erfurto | ||||
- alteco | 195 m ü. NHN | ||||
- koordinatoj | 51° N, 11° O (mapo)50.98333333333311.033333333333 | ||||
Ĉefurbo | Erfurto | ||||
- koordinatoj | 51° N, 11° O (mapo)5111 [+] | ||||
Plej alta punkto | Großer Beerberg [+] | ||||
- koordinatoj | 51° N, 11° O (mapo)50.65944444444410.746111111111 [+] | ||||
Akvokolektejo | 16 171 km² (1 617 100 ha) [+] | ||||
Areo | 16 172,1 km² (1 617 210 ha) | ||||
Loĝantaro | 2 126 846 (decembro 2022) | ||||
Denseco | 131,51 loĝ./km² | ||||
Malneta enlanda produkto | 61,91 Mrd. EUR (2017) | ||||
Ŝuldoj | 15,898 Mrd. EUR (30-a de junio 2020) | ||||
Senlaboreco | 6 % (decembro 2023) | ||||
Regantaj partioj | Maldekstra Partio, SPD, Verduloj | ||||
Ministroprezidanto | Bodo Ramelow (La Maldekstro) (ekde 4-a de marto 2020) |
||||
Prezidento de federacilanda parlamento | Birgit Pommer (La Maldekstro) | ||||
Parlamento | |||||
El 90 seĝoj ricevas: | |||||
Lasta baloto | 27-a de oktobro 2019 | ||||
Sekvonta baloto | 1-a de septembro 2024 | ||||
Reprezento en Federacia Konsilio | 4 | ||||
Horzono | MET (UTC+1) | ||||
- somera tempo | MEST (UTC+2) | ||||
ISO 3166 | DE-TH | ||||
|
|||||
Turingio | |||||
Vikimedia Komunejo: Thuringia | |||||
Retpaĝaro: www.thüringen.de | |||||
Turingio aŭ Turingujo estas federacia lando, t.e. subŝtato, en la orienta mezo de Germanio. Ĝia germana nomo estas Thüringen, en oficiala kunteksto Freistaat Thüringen. Ĝi havas areon de 16 172 kvadrataj kilometroj kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 2 126 846 loĝantojn.
Al Turingio limas la germanaj federaciaj landoj Bavario (sude), Hesio (okcidente), Malsupra Saksio (nord-okcidente), Saksio-Anhalto (norde kaj nord-okcidente) kaj Saksio (oriente).
Turingio estas unu el la kvin t.n. Novaj federaciaj landoj de Germanio, kiuj apartenis al Germana Demokratia Respubliko de 1949 ĝis 1990 kaj aliĝis al Federacia Respubliko Germanio en la Germania reunuiĝo en 1990. Gravis iam la Ludovikidoj por Turingio; rememstareco landa rericevitis nur en 1920. La (neoficiala) landa himno estas Thüringen, holdes Land.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Reliefo
[redakti | redakti fonton]La sudon de Turingio dominas la montaro Turingia Arbaro (Thüringer Wald), kiu oriente transiras al la Turingia Ardeza Montaro. Norde de la arbarego etendiĝas la Turingia Baseno. La baseno ĉirkaŭiĝas fare de pluraj malgrandaj montoĉenoj, ekzemple Dün norde, Hainleite, Windleite kaj Kyffhäuser norde, Schmücke, Hohe Schrecke kaj Finne nordoriente, Ettersberg sudoriente, Fahner Höhe sude kaj Hainich okcidente. La Nacia Parko Hainich estas la sola nacia parko de la federacia lando.
La plej alta punkto de Turingio estas Großer Beerberg, kiu leviĝas 982,9 m super la marnivelon. La plej malalta loko troviĝas 114 m super la maro.
La Schorte-valo (germane: Schortetal) nombriĝas inter la plej belaj valoj de Turingio. Lignolando Turingia (germane: Thüringer Holzland) estas belega ripozumregiono en la centro orienta de Turingio.
Eta Turingia Arbaro (germane: Kleiner Thüringer Wald) nomiĝas kelkaj montaj kaj montetaj teritorioj en Turingio kiuj situas sudokcidente de Suhl kaj nordokcidente de Schleusingen etendiĝante ĝis linio je Schmeheim–Bischofrod–Gethles–Rappelsdorf.
Urboj
[redakti | redakti fonton]Ĉefurbo: Erfurto
Aliaj gravaj urboj: Arnstadt, Eisenach, Gera, Gotha, Ilmenau, Jena, Rudolstadt, Saalfeld, Sondershausen, Suhl, Vajmaro
Administra strukturo
[redakti | redakti fonton]En Turingio ekzistas 17 distriktoj (Landkreise) kaj 6 eksterdistriktaj urboj (kreisfreie Städte).
Distriktoj
[redakti | redakti fonton]- en krampoj: la aŭtokodoj
- Altenburger Land (ABG)
- Eichsfeld (EIC)
- Gotha (GTH)
- Greiz (GRZ)
- Hildburghausen (HBN)
- Ilm (IK)
- Kyffhäuser (KYF)
- Nordhausen (NDH)
- Saale-Holzland (SHK)
- Saale-Orla (SOK)
- Saalfeld-Rudolstadt (SLF)
- Schmalkalden-Meiningen (SM)
- Sömmerda (SÖM)
- Sonneberg (SON)
- Unstrut-Hainich (UH)
- Wartburg (WAK)
- Weimarer Land (AP)
Eksterdistriktaj urboj
[redakti | redakti fonton]Kelkaj statistikaĵoj
[redakti | redakti fonton]ŝuldoj : | 6.432 €/loĝanto (2002) |
ŝuldoj entute: | 15,0 Mrd. € (2002) |
ISO 3166-2: | DE-TH |
oficiala retejo: | thueringen.de |
Politiko | |
---|---|
ĉefministro: | Christine Lieberknecht (CDU) (ekde 2009-10-30) |
reganta(j) partio(j): | CDU, SPD |
88 mandatoj en la landa parlamento |
CDU 30 Die Linke 27 SPD 18 FDP 7 Alianco '90/La Verduloj 6 |
lasta elekto: | 30-a de aŭgusto 2009 |
sekva elekto: | 2014 |
Reprezento en la Federacio Konsilo: |
4 voĉoj |
Turingia kuirarto
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Diluvo turingia
- Episkopujo de Erfurto
- Turingio Internacia
- Turingio-tago, ĉiun duan jaron
- Urbtria Ligo de Turingio
- Verda koro de Germanujo
- Pli ol 200 muzeoj en Turingio kun priskribo en Esperanto
- Informoj pri vere multaj kasteloj turingiaj
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (germane)
- Regionoj en Turingio - Eichsfeld, Saaleland, Turingia Arbaro, Strato de la Klasikuloj (germanlingve)
|
|