Umamo
Aspekto
Umamo (japane umami, 旨み、旨味, うまみ) estas la lasta malkovrita el la kvin bazaj gustoj sensataj pere de specialaj ricevĉeloj, kiuj troviĝas sur la langoj de homoj kaj bestoj. Umami estas japana vorto signifanta "bongusteco", kaj aplikiĝas al la senso de saporhaveco, specife al la sento de la natura aminoacido, glutamata acido, aŭ glutamatoj oftaj en viando, fromaĝo kaj aliaj protein-riĉaj manĝaĵoj. La ago de umam-ricevĉeloj klarigas, kial manĝaĵoj kun ununatria glutamo ofte gustas pli "verve".