Viñegra de Moraña
Viñegra de Moraña | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05309 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 47 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 51′ N, 4° 55′ U (mapo)40.849166666667-4.9222222222222Koordinatoj: 40° 51′ N, 4° 55′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 903 m [+] | ||
Areo | 10 km² (1 000 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Viñegra de Moraña [+] | |||
Viñegra de Moraña [biNJEgra demoRAnja] estas municipo en la nordo de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La Moraña aŭ Komarko de Arévalo kaj al la jurisdikcia teritorio de Arévalo, en la nordo de la provinco.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 10,19 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 50 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 35 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).