Viļaka
Viļaka | |||
latve Viļaka, germane (historie) Marienhausen | |||
urbo | |||
Katolika preĝejo
| |||
|
|||
Ŝtato | Latvio | ||
---|---|---|---|
Distrikto | Balvi | ||
Historia regiono | Latgalio | ||
Situo | Viļaka | ||
- alteco | 95 m s. m. | ||
- koordinatoj | 57° 11′ 03″ N 27° 40′ 21″ O / 57.18417 °N, 27.67250 °O (mapo) | ||
Areo | 6,2 km² (620 ha) | ||
Loĝantaro | 1 216 (29.01.2021) | ||
Denseco | 196,13 loĝ./km² | ||
Urborajtoj | 1945 | ||
Horzono | EET (UTC+2) | ||
- somera tempo | EEST (UTC+3) | ||
Poŝtkodo | LV-4583 | ||
| |||
| |||
Vikimedia Komunejo: Viļaka | |||
Retpaĝo: vilaka.lv | |||
Viļaka estas urbo en Latvia historia regiono Latgalio, en la nordoriento de Latvio. Ĝi situas en distrikto Balvi proksime de la limo de Rusio, apud lago Viļakas. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 24 km de Balvi kaj 244 km de Rigo.[1] Laŭ la stato de la jaro 2024 en la urbo vivis 1 172 personoj sur areo de 6,23 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 188 loĝantoj/km².
Historio
[redakti | redakti fonton]Komence de la 13-a jarcento, la teritorio de urbo apartenis al la Latgalia lando Atzele, kasteldistrikto Purnava. En la 13-a jarcento la teritorio estis konkerita de Livonia Ordeno kaj transdonita al Arkidiocezo de Rigo. En 1293 la Livonia Ordeno konstruis Marienhausen fortika monaĥejo, kiu estis rekonstruita en ŝtonan kastelon en la 16-a jarcento.[2][3]
Post la kolapso de Livonio en la 1560-aj jaroj, ĝi venis al la pola Duklando Pārdaugava, poste sub rekta pola rego. Dum la Granda Nordia Milito rusaj trupoj detruita la kastelo.[4]
En 1772, pro diviĝo de Pollando, la regiono venis sub la kontrolon de Rusia Imperio kaj unue estis inkluzivita en la Pskova provinco, poste en Polacka kaj Belorusia provincoj, kaj ekde 1802 en la Vicebska provinco. En 1918 Viļaka estis inkludita en la Respubliko de Latvio.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Viļaka situas en Orienta Latvia malaltebenaĵo (latve Austrumlatvijas zemiene).[5]
Averaĝa temperaturo estas -7,5°C en januaro kaj +17°C en julio. Da precipitaĵo falas 650 mm jare.[5]
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Iama domo de monaĥejo
-
Suda limo de urbo
-
Kastelruinoj
-
Lernejo
-
Regiona muzeo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Mazais Latvijas autoceļu atlants - Latva Malgranda voja atlaso
- ↑ Latvijas Padomju Enciklopēdija - Latva Soveta Enciklopedio, v. 10-1, p. 442.
- ↑ LSM. Viļakā uz salu ar pilsdrupām varēs iet pa pontonu laipu (latve)
- ↑ Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 3, p. 696.
- ↑ 5,0 5,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Viļaka en Vikimedia Komunejo