Vlkoš (distrikto Hodonín)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Vlkoš |
Vlkoš | |||
germane Wilkosch | |||
municipo | |||
Budoj en Vlkoš
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Vlkoš | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Sudmoravia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Hodonín | ||
Administra municipo | Kyjov | ||
Historiaj regionoj | Grandmoravia imperio, Moravio | ||
Montaro | Kyjova montetaro | ||
Rojo | Hruškovice | ||
Situo | Vlkoš | ||
- alteco | 197 m s. m. | ||
- koordinatoj | 48° 59′ 25″ N 17° 09′ 52″ O / 48.99028 °N, 17.16444 °O (mapo) | ||
Katastro | 8,63 km² (863 ha) Vlkoš u Kyjova | ||
Loĝantaro | 1 026 (2024) | ||
Denseco | 118,89 loĝ./km² | ||
Valego | Malsupramoravia valego | ||
Plantaro | Vina vito | ||
Unua skribmencio | 1248 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 696 41 | ||
NUTS 3 | CZ064 | ||
NUTS 4 | CZ0645 | ||
NUTS 5 | CZ0645 586749 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Vlkoš (Hodonín District) | |||
Retpaĝo: www.vlkos.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Vlkoš estas sudmoravia municipo en Ĉeĥio inter la urboj Kyjov kaj Vracov. Vivas ĉi tie 1 026 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Skoronice, Kelčany, Vracov, Kyjov kaj Kostelec.
Mil loĝantoj (devenis de tie esperantistino Stanislava Chrdlová). La vilaĝo havas belan preĝejon de Ĉieliro de Virgulino Maria (1770-1780) kun multaj pentraĵoj sur monteto meze de la domaro, la tombejo troviĝas ĉerande la civito. Kiel en la tuta regiono, ankaŭ en Vlkoš estas kultivata vino.
La unua historia mencio pri Vlkoš aperis en dokumento el la 18-a de oktobro 1248, sed sub la formo Vlkus (ĉeĥe vlk = lupo). La nomo Vlkoš aperas unuafoje en alia dokumento el la 4-a de aŭgusto 1405 konfirmanta la lokan paroĥestron.
En 2000 estis fondita civitana societo Krušpánek, kiu prepara ekologiajn, kulturajn kaj sportajn aranĝojn, klopodas pri konservo de folkloraj tradicioj, kunlaboras kun kinologia societo kaj sporta societo Sokolo, prizorgas interretan centron por la publiko.
En la vilaĝo havas sidejon konstrufirmao MONDY HOME, komerca firmao pri ilaro METALPROJEKT, komerca firmao pri metalurgio PRODEX, banejaj varoj AQUASTORE, meblovendejo AHORN.
En la vilaĝo okazas tradicia folklora kermeso kun „ŝtelado de viranaso“ (kiu sukcesas ĝin ŝteli, tiu estas gastigita senpage dum la kermeso).
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 752 |
1880 | 825 |
1890 | 840 |
1900 | 905 |
1910 | 910 |
1921 | 931 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 963 |
1950 | 940 |
1961 | 1 038 |
1970 | 1 052 |
1980 | 1 034 |
1991 | 1 077 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 1 034 |
2014 | 1 061 |
2016 | 1 063 |
2017 | 1 065 |
2018 | 1 055 |
2019 | 1 045 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 1 040 |
2021 | 997 |
2022 | 1 042 |
2023 | 1 024 |
2024 | 1 026 |
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Preĝejo de Ĉieliro de Virgulino Maria el la jaroj 1770-1780 estis konstruita sur la loko de malnova kaj ruiniĝonta preĝejo. La plej grandan parton de kostoj kovris Ludvík Serényi, kiu estis preposto en Olomouc. Li igis sin entombigi post la morto en 1780 en kripto sub la preĝejo. Dum la Dua Mondmilito le preĝejo estis grave damaĝita (56 trafoj).
- Baroka kapelo de Sankta Johano el la dua duono de la 18-a jarcento
- Military muzeum (Milita muzeo) de generalo Sergěj Jan Ingr
- vinkeloj
Transporto
[redakti | redakti fonton]Tra la municipo ekde la jaro 1884 kondukas fervojlinio n-ro 340, nomata Vlara fervojo.
Personecoj
[redakti | redakti fonton]- Sergěj Ingr (1894-1956), ĉeĥoslovaka generalo kaj ministro pri defendo de la provizora ekzila registaro, naskiĝinto en Vlkoš, li havas ĉi tie jam la menciitan muzeon.
- Karel Macháček (1916-2005), militista kuracisto
- Marie Pospíšilová (*1944), atletino
- Zdeněk Vítek (*1913), kuracisto, dum la Dua Mondmilito en la ĉeĥoslovaka armeo en Anglio, naskiĝinto en Vlkoš.
Esperanto
[redakti | redakti fonton]- En Vlkoš travivis sian infanaĝon Stanislava Chrdlová, nomata Stanjo, fraŭline Moresová, poste Vrbová kaj fine Chrdlová, kunaŭtorino de lernolibroj de Esperanto por ĉeĥoj kaj de la ĉeĥa por esperantistoj