Weinsberg
Aspekto
Blazono | Mapo |
---|---|
Bazaj informoj | |
Federacia Lando: | Baden-Virtembergo |
Distrikto: | Distrikto Heilbronn |
Areo: | 22,22 km² |
Loĝantaro: | 11.852 (31-12-2004) |
Loĝdenso: | 533 loĝantoj po km² |
Alto: | 219 m super Marnivelo |
Geografia situo: | 49° 09′ N; 09° 17′ E Mapo |
Licencplato: | HN |
Poŝtkodo: | 74183-74189 |
Retejo: | www.weinsberg.de |
Retpoŝto: | stadt@weinsberg.de |
Weinsberg estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Heilbronn kaj en la distriktaro Stutgarto de la federacia lando Baden-Virtembergo, kaj estas la administra centro de komunumaro, nomata Gemeindeverwaltungsverband Raum Weinsberg, kiu krome konsistas el la neurbaj najbaraj komunumoj Eberstadt, Ellhofen kaj Lehrensteinsfeld. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 13 290 loĝantojn.
La historia urbo estas la sidejo de granda psikiatria kliniko de 800 dungitoj, kiu estas la plej granda labordonanto en la urbo.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- Johannes Oekolampadius, (Johannes Huszgen) (1482-1531) svisa humanisto, teologo, hebreisto, helenisto, predikisto, sekvanto de Marteno Lutero (1483-1546), reformisto de Bazelo, kunlaboranto de Erasmo de Roterdamo (1467-1536) kaj Ulriko Zvinglo (1484-1531), kaj tre respektata inter la tiama katolikaro.
|