Wolfhalden
Wolfhalden | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Apencelo Ekstera |
Distrikto | Ek de 1995 oficiale ne plu ekzistas distriktoj en Kantono Apencelo Ekstera, antaŭe Wolfhalden apartens al la distrikto Vorderland. |
Koordinatoj | 47° 27′ 14″ N 9° 33′ 3″ O / 47.45389 °N, 9.55083 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 27′ 14″ N 9° 33′ 3″ O / 47.45389 °N, 9.55083 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1717 |
Areo | 6,94 km² |
Alteco | 716 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 9427 |
Komunumkodo | {{{kodo}}} |
Pri la komunumo
[redakti | redakti fonton]Wolfhalden estas komunumo en Kantono Apencelo Ekstera, Svislando. Ĝi havis 1717 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Wolfhalden situas en la regiono kaj iama distrikto de la Apencela Vorderland ĉe la norda deklivo de la Apencelaj Montaroj proksimume 300 metrojn super la Bodenlago. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 921 m s.m. ĉe la limo al Heiden en la sudo de la komunumo, dum la plej malalta punkto troviĝas norde sur alteco de 448 m s.m. apud Tobelmüli.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Wolfhalden estas konektita al la publika transportreto per la du poŝtaŭtolinioj de Heiden al Rheineck kaj de Heiden al Sankt-Margreto.
Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo numero 463 de Heiden al Rheineck. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas en nordoriente en Thal en distanco de 5 kilometroj.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]Wolfhalden limas en nordo al Thal (SG), en nordoriento al Lutzenberg, en oriento al Walzenhausen, en sudo al Oberegg (AI), kaj en okcidento al Heiden.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝis la jaro 1652, kiam estis konstruita la preĝejo, Wolfhalden estis parto de la komunumo Kurzenberg, kiu estis unuan fojon menciita en la jaro 1163 kiel Curtimberg kaj konsistis el la hodiaŭaj komunumoj Heiden, Lutzenberg kaj Wolfhalden.[1]
Esperanto-Movado
[redakti | redakti fonton]En Wolfhalden vivis en la domo Morgensonne ĝis sia morto la Esperanto- kaj baha-a pioniro Fritz Semmle, kiu en la 1930-aj jaroj instruis Esperanton en Amriswil kaj korespondadis kun Lidia Zamenhof.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Fonto: Artikolo pri Kurzenberg en la germanlingva vikipedio
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Wolfhalden – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|