Ralph Waldo EMERSON (25-an de majo 1803 - 27-an de aprilo 1882) estis populara anglalingva eseisto kaj poeto, unu el la plej influaj verkistoj kaj pensistoj de Usono.
« La socio ĉiam troviĝas en la stato de komploto kontraŭ homeco de ĉiu sia ano. La plej postulata virto estas konformeco. Kredi je si mem estas fari ion kontraŭan al ĝi. »
— Ralph Waldo Emerson, Self-reliance [1841]
«Talento sola ne sufiĉas por fari verkiston. Malantaŭ la libro devas esti viro. »
« Gravuru ĉi tion en viaj koroj: ĉiu tago estas la plej bona el la jaro. »
«Amiko estas homo, kun kiu mi povas esti sincera. Antaŭ li mi eble laŭte pensos. »
« Nenio bonega estis iam atingita sen entuziasmo. »
«Lingvo estas la arkivoj de historio... Lingvo estas fosilia poezio. »
— Language is the archives of history... Language is fossil poetry.
« Ni faras tion, kion ni devas, kaj nomas ĝin laŭ la plej bonaj nomoj, kiujn ni povas. »
«Naturo kaj libroj apartenas al la okuloj, kiuj vidas ilin. »
« Ĉiuj bonegaj parolantoj unue estis malbonaj parolantoj. »
« Kiel estas uzo en medicino por venenoj, tiel la mondo ne povas moviĝi sen friponoj. »
« Malprofundaj homoj kredas je bonŝanco, kredas je cirkonstancoj... Fortaj homoj kredas je kaŭzo kaj efiko. »
« Homoj ŝajnas ne vidi, ke ilia opinio pri la mondo estas ankaŭ karaktera konfeso. »
« Nia ĉefa manko en la vivo estas iu, kiu devigos nin fari kion ni povas. »
« La ornamaĵo de domo estas la amikoj, kiuj vizitadas ĝin. »
« Viro konstruas belan domon; kaj nun li havas mastron kaj taskon por la vivo: li devas provizi, rigardi, montri ĝin kaj ripari ĝin dum la resto de siaj tagoj. »
« Viroj amas miri, kaj tio estas la semo de nia scienco. »
« La fino de la homa raso estos, ke ĝi fine mortos pro civilizo. »