Adena Golfo

golfo ĉe Jemeno, Ĝibutio kaj Somalio, inter la Ruĝa Maro kaj la Araba Maro

La Adena Golfo estas okcidenta branĉo de Araba Maro, kiu per markolo Bab al-Mandab ligiĝas kun Ruĝa Maro. La golfo fluas en okcidento-oriento direktoj, inter Jemeno kaj Somalio kaj havas okcidentan finon ĉe Ĝibutio. Ĝi havas longon de ĉirkaŭ 900 kilometroj, kaj en la orienta fino larĝon de 500 kilometroj. La Golfo de Adeno estas tre grava por komerca ŝipado.

moderna anglalingva mapo de la Golfo de Adeno
historia germanlingva mapo de la regiono el la jaro 1888