93 Minerva
93 Minerva estas granda kaj malhela triopa asteroido de la asteroida zono.
93 Minerva | |
asteroido | |
astronomia simbolo
| |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 93 Minerva |
Aliaj nomoj | A902 DA; 1949 QN2 |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Minerva vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | James Craig Watson |
Dato de malkovro | 24-a de aŭgusto 1867 |
Loko de malkovro | Ann Arbor (Usono) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
412,026 Gm (2,754 AU) 353,703 Gm (2,364 AU) 470,348 Gm (3,144 AU) |
Discentreco | 0,142 |
Meza anomaliangulo | 226,139° |
Klinangulo | 8,557° |
Periodo | 1669,541 tagoj (4,57 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 17,86 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
4,148° |
Argum. de periapsido | 275,747° |
Naturaj satelitoj | 2 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 141,0 km |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
2,9 × 1018 kg ~ 2 000 kg/m3 ? 0,0394 m/s² 74,5 m/s |
Rotacia periodo | 0,2492 tago (5,982 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | ~ 168 K |
Geometria albedo | 0,088 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | C |
Absoluta magnitudo | 7,7 |
Malkovro
redaktiMalkovris ĝin, la 24-an de aŭgusto 1867 la usona astronomo James Craig Watson el la observejo de Ann Arbor (Usono).
Nomo
redaktiĜia nomo estas tiu de la romia diino Minerva, filino de Jupitero kaj romia ekvivalentino de la helena diino Atena.
Satelitoj
redaktiLa 16-an de aŭgusto 2009, la sistemo de adaptiva optiko de la observatorio W.M. Keck montris ke 93 Minerva havas du naturajn satelitojn de 3 kaj 4 km de diametro, orbitantaj respektive je 630 km kaj 380 km de la centra korpo.
Tiuj asteroidaj satelitoj estis respektive nomitaj S/(93) 1 Aegis kaj S/(93) 2 Gorgoneion. En la helena mitologio, la Aegis (aŭ Egido) estis la simbolo de la dia povo de Atena: haŭto de kaprino aŭ magia ŝildo laŭ la mitoj; kaj la Gorgoneion estas la kapo de gorgono (aŭ figuro de ĝi) fiksita sur la egido.
Eksteraj ligiloj
redakti- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- angle Ĉu la triopa asteroido Minerva estas beba-Cereso ?
- angle (93) Minerva, S/2009 (93) 1, and S/2009 (93) 2; paĝo de Robert Johnston
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (1–1000) | Poste: |
---|---|---|
92 Undino | 93 Minerva | 94 Aurora |